Yunguang Presanta Kompanio respondis akuzon de deviga laboro de fremdaj malliberuloj

(GMT+08:00) 2019-12-24 18:36:22     Redaktoro:邱傑明

La Zhejiang Yunguang Presanta Kompanio estas la provizanto de la brita supermerkato TESCO. En la lastaj tagoj la brita mediato akuzis, ke la kompanio devigis fremdajn kaptitojn labori por fabrikado de Kristnaskaj kartoj, kiuj plenumas kondamnon en la ŝanhaja malliberejo Qingpu. Pri tio, la prezidanto de la kompanio Lu Yunbiao respondis, ke la akuzo estas ne bazita sur la vero kaj estis pure fabrikita. Li diris en interjuon de CGTN.

Laŭ raporto de la brita mediato, la preskompanio Yunguang uzis multajn fremdajn kapititojn dum la fabrikado de Kristnaskaj kartoj, kiuj estos liveritaj al la brita supermerkato TESCO. Yu Yunbiao, prezidanto de la kompanio, diris,ke la reporto estas absolute ne bazita sur la vero.

La kompanio estas 150 kilometroj de Ŝanhajo.

La kompanio diris, ke ĉiuj de ĝiaj produktoj estis produktitaj per ĉinaj laboruloj, kaj ĝi strikte observas la ĉinan leĝon pri dungado kaj laboro.

 

Lu Yunbiao, la direktoro de Zhejiang Yunguang Presanta Kompanio, diris, ke 60% da komerco de la kompanio estas eksprotado. Eksteraj klientoj faras fiksitajn kontrolojn al situacio de homaj rajtoj, laboraj kondiĉoj kaj sekurecaj rimedoj de la dungitoj de la kompanio ĉiu jare.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin