Ĉina vicĉefministro alvokis kunlaborojn por fortigi ekonomian tutmondiĝon

(GMT+08:00) 2020-01-22 17:07:32     Redaktoro:Xiao

Ĉina vicĉefministro Han Zheng marde en Davoso alvokis internacian komunumon konstrui inkluzivan kaj malferman mondan ekonomion kaj subteni multflankeon de la ekonomia tutmondiĝo.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris parolon titolitan "Labori Kune por Malferma Monda Ekonomio kaj Daŭrigebla Tutmonda Disvolviĝo" en la 50a jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Han rimarkis, ke ekonomia tutmondiĝo estas tendenco de historio, esenca kondiĉo por kresko de produktiveco, kaj natura rezulto de la antaŭeniĝo en scienco kaj teknologio. Li aldonis, ke ĝi ankaŭ estas forta motoro de ekonomia kresko tra la mondo.

Han diris, por solvi malfacilaĵojn kaj problemojn de ekonomia tutmondiĝo, la fundamento kuŝas en konstruado de inkluziva kaj malferma monda ekonomio kune, kaj la ŝlosilo estas subteni multflankecon.

Han alvokis, ke ĉiuj landoj devas pruvi pli grandan kuraĝon, solvi krizon per egala konsultiĝo, kune batali kontraŭ malfacilaĵoj, kaj dividi avantaĝojn de ekonomia tutmondiĝo kaj tutmonda kresko. Li asertis, ke Ĉinio ĉiam konservas stabilecon, akcelas disvolviĝon, kontribuas al paco kaj prospero de la mondo, kaj laboras kun ĉiuj landoj por malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin