Kial Davos esperas aŭdi la "voĉon de Ĉinio"?

(GMT+08:00) 2020-01-23 16:33:35     Redaktoro:Xiong

Tri jarojn antaŭe la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris historian paroladon en Davos. Lia vidpunkto, firme subteni kaj antaŭenigi la procezon de la ekonomia tutmondiĝo, estigis gravan kaj profundan influon. La trijara disvolviĝo de la monda ekonomio konfirmas la precizan tezon de la prezidanto Xi Jinping, kaj la "recepto" de li preskribita estas taŭga por la "simptomoj". La ĉi-jara jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo de Davos, same kiel antaŭe, esperas aŭdi la "voĉon de Ĉinio".

Tiu ĉi davosa jarkunveno okazis sur la fono de la intensiĝo de protektismo kaj unuflankismo en komerco kaj de la kreska malrapidiĝo de la monda ekonomio. En 2019 la Internacia Mona Fonduso (IMF) jam kvinfoje malaltigis la kreskan rapidecon de la tutmonda ekonomio ĝis 2,9%, kaj tiu rapideco estas la plej malalta nivelo ekde la jaro 2008, kiam eksplodis la krizo de la internacia financo. Kaj tio montras, ke praktiki unuflankismon kaj protektismon ne havas elirejon, kaj cetere, tio damaĝas la tutterglobajn interesojn.

En tia okazo, ke la "kuko" de la tutplaneda ekonomio malgrandiĝas, antaŭenigi la procezon de tutmondiĝo evidentiĝas des pli grave. "Por solvi la malfacilojn kaj problemojn alfrontatajn de la ekonomia tutmondiĝo, la esenca elirejo estas en la kuna konstruado de la monda ekonomio inkluziva kaj malferma, kaj precipe en la insistado pri plurismo." Tio estas daŭrigo de la spirito, kiun prezentis la prezidanto Xi Jinping antaŭ tri jaroj en sia parolado en la davosa jarkunveno.

Kiel kune konstrui la mondan ekonomion inkluzivan kaj malferman? Ĉinio proponis, ke ĉiuj landoj persistu en egalpozicia interkonsiliĝo, transpasu en sama ŝipo, kaj kunlaboru por trakti tion, kio estas renkontita, kun la spirito de malfermo, inkluzivemo, ĝenerala favorigo, ekvilibro kaj kungajno. Tio estas la propono iniciatita de Ĉinio, kaj ankaŭ la principo de Ĉinio por ties agoj en iu ajn tempo.

La eĥiĝo de la "voĉo de Ĉinio" en la davosa forumo manifestis, ke Ĉinio daŭre estos kontribuanto de la ekonomia tutmondiĝo, kaj forta motoro, kiu energias la mondon en ties daŭripova evoluo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin