En la gazetara konferenco de la 23a de januaro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke kun travidebla kaj alta respondeco al sekureco de la tutmonda publiksano Ĉinio tuj plukomunikos informojn pri la epidemio de nova koronari-virusa pneŭmonio.
Vespere de la 22a de januaro la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) unuafoje kunvokis en la formo de telefono la kunvenon de membroj pri la neatendita eksplodo de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso. Responde al koncerna demando Geng Shuang diris:
"En la gazetara konferenco Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, proklamis la epidemion de nova koronari-virusa pneŭmonio esti neatendita publiksana evento, kiu vekis atenton de la internacia komunumo. Laŭplane, tia dua kunveno okazos. Kun travidebla kaj alta respondeco Ĉinio tuj komunikos al MOS, koncernaj landoj kaj regionoj, kaj Honkongo, Makao kaj Tajvano, kaj konservos kun tiuj oftan kontakton."