Esti humana al homoj kaj rezisti al epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-23 20:15:52     Redaktoro:Xiong

Frumatene de la 23a de januaro la urbo Wuhan de la provinco Hubei, Ĉinio, proklamis, ke en la deka horo en tiu ĉi tago la urbaj flughavenoj, trajnstacioj estu fermitaj por tiuj, kiuj volas eliri el la urbo, kaj ĉiuj aŭtobusoj provizore haltigu sian servadon. Kaj samtempe ĝi postulis, ke la urbanoj laŭeble ne foriru de sia loko. Tio estas senhezita paŝo por fari apartigon, farita sur analizo pri la epidemio, kaj la celo estas efike tranĉi la propagiĝon de la viruso, malhelpi la disvastiĝon de la origina malsano, gardi la vivon kaj sanon de la popolanoj, protekti sekurecon de la tutmonda publiksano, kaj ĉio ĉi tio enkorpas altan respondecon pri la homoj.

Lastatempe la epidemio de nova koronari-virusa pneŭmonito, kiu eksplodis en Wuhan, senĉese propagiĝas. Ĝis la 24a horo en la 22a de januaro, laŭ raporto, jam estis trovitaj sume 571 kazoj de la pneŭmonito en 25 provincoj (regionoj kaj municipoj), krom 3 en Honkongo, Makao kaj Tajvano, kaj 6 en aliaj landoj. Plejpartaj el tiuj kazoj troviĝis en Wuhan, kaj ceteraj kazoj trovitaj en aliaj lokoj estis enkondukitaj ankaŭ el Wuhan. El tio evidentiĝas, ke la fonto de la epidemio estas en Wuhan; por haltigi pluan disvastiĝon de la epidemio la ĉina registaro faris malfacilan sed klaran decidon: tuj tranĉi la eksportadon de la epidemio.

Kiel oni konas, Wuhan estas la plej granda trafika nodo, kaj la decido por provizore fermi ĉiujn vojojn kondukantajn al ekstero estas malfacila. Sed tion faris la ĉina registaro, ĉar protekto de la vivo kaj sano de la popolanoj estas supera al ĉio alia. Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, diris, ke la agmaniero alprenita de Ĉinio estas "ege forta", "laŭ la cirkonstancoj ili opinias la agadon konvena kaj tre grava".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin