Ĉina kaj Franca ŝtatestroj interŝanĝis saluton de ĉina novjaro

(GMT+08:00) 2020-01-23 12:25:15     Redaktoro:Xiao
Okaze de la ĉina novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron interŝanĝis salutojn en telefona konversacio merkrede.

Macron deziris al Xi kaj la ĉina popolo feliĉan Printempan Feston, kaj Xi sendis saman deziron al Macron kaj la franca popolo.

Xi montris, ke la jaro 2019 atestis altnivelan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La du ŝtatestroj faris viziton al unu la alia lando, kio malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj, kaj multaj atingoj inter la vizitoj jam efektiviĝis. En la nova jaro Ĉinio klopodos kun Francio certigi disvolviĝon de la rilatoj en alta nivelo. La du flankoj plu ludos la gvidan rolon de altranga interŝanĝo, daŭrigi regulan komunikon, kaj dividi opiniojn pri reciproke atentitaj demandoj kaj gravaj zorgoj.

Li diris, ke la du landoj devas akceli realigon de la atingitaj konsentoj pri pragmata kunlaboro, antaŭenigi la kunlaborojn pri civila nuklea energio, scienco kaj teknologio, industrio kaj aerspaco, kaj fari bonan preparon por la Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo 2021. La ĉina merkato estas malferma al la tuta mondo, kaj certe estas malferma al Eŭropo kaj Francio. La du landoj devas profundigi komunikon kaj akordiĝon pri reformado de Monda Komerca Organizo kaj teni la reformon al ĝusta direkto.

Xi rimarkis, ke en 2020 Ĉinio kaj la Eŭropa Unio festos la 45an datrevenon de starigo de iliaj diplomatiaj rilatoj kaj okazigos serion da gravaj interŝanĝoj. Li esperas, ke la du flankoj povos kiel eble plej frue atingi altnivelan konsenton pri investo, kune klopodi por subteno de multflankeco kaj libera komerco, plibonigi tutmondan regadon, konstrui malferman mondan ekonomion kaj trakti klimatan ŝanĝon kaj aliajn tutmondajn defiojn, kaj antaŭenigi la rilatoj inter la du flankoj en la nova jaro.

Macron diris, ke 2020 estas grava jaro por rilatoj inter Francio kaj Ĉinio kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj en tiu jam estos multaj agendoj. Li volas denove vizitos Ĉinion. Li alvokis pluan kunlaboron de la du flankoj en la kampoj de komerco, investo kaj mediprotekto. Francio volas fortigi akordiĝon kaj kunlaboro kun Ĉinio en demandoj de klimata ŝanĝiĝo, biodiverseco kaj reformo de Monda Komerca Organizo. Macron reasertis, ke pri la afero 5G, Francio ne adoptos diskriminaciajn rimedojn kontraŭ iu specifa nacio aŭ kompanio kaj restigos komunikon kun la ĉina flanko. Li esprimis ankaŭ sian esperon, ke interkonsento pri la investa interkonsento de Eŭropo kaj Ĉinio estos atingita kiel eble plej frue.

Pri eksplodo de pneŭmonio en Ĉinio kaŭzita de nova koronariviruso, Macron diris, ke Francio subtenas Ĉinion aktive trakti ĝin kaj pretas kunlaboron pri sano kun la ĉina flanko. Xi diris, ke ekde la eksplodo, Ĉinio prenis striktajn rimedojn en preventado, kontrolado kaj kuracado, publikigis koncernajn informojn al la publiko, kaj raportis informojn pri tio al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj. Ĉinio volas klopodi kun la internacia komunumo por efika respondo al la pneŭmonio, kaj konservo de la tutmonda sekureco pri sano.

La du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri nukleaj demandoj en Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin