Ĉina Komunikila Grupo serioze faris aranĝon pri preventado kaj regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-24 19:47:27     Redaktoro:Selena

Amuza vespero celebranta Printempan Feston 2020 baldaŭ estos elsendita de Ĉina Komunikila Grupo. Por garantii sanon kaj sekurecon de aktoroj, laborantoj kaj spektantoj, la Ĉina Komunikila Grupo serioze faras aranĝon pri preventado kaj regado de la epidemio.

Laborgrupo por liveri medicinan servon estis starigita, kaj prevento kaj desinfekto en la laborzonoj de la amuza vespero estis bone aranĝita.

Konsidere de la nuna situacio de pneŭmonio, la televida prezentado de la amuza vespero de la du subkunvenejoj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao nerekte estos elsendita, sed per registraĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin