Ĉina medicina teamo atingis Laoson por helpi batalon kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-30 14:29:06     Redaktoro:邱傑明

Teamo de ĉinaj medicinaj fakuloj, kune kun medicinaj materialoj, atingis la laosan ĉefurbon Vjentjanon per ĉartita aviadilo dimanĉe matene por helpi al Laoso kontraŭbatali la kronvirusan pandemion.

Somdy Douangdy, laosa vicĉefministro kaj prezidanto de la Komitato por Prevento kaj Regado de la nov-kronvirusa malsano, kaj ĉina ambasadoro al Laoso Jiang Zaidong, salutis la ĉinajn medicinajn fakulojn en la Internacia Flughaveno Wattay en Vjentjano.

La ĉina medicina teamo inkluzivas fakulojn pri diversaj kampoj kiel prevento kaj regado de infektoj, intensa zorgado, epidemioj kaj laboratoria provo. Ili ankaŭ kunportis medicinajn provizaĵojn. La teamo atingis Laoson malpli ol kvin tagojn, post kiam la laosa flanko anoncis siajn unuajn du konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano kaj petis helpon de Ĉinio. Laoso jam raportis ok konfirmitajn kazojn ĝis sabata posttagmezo.

Bonvenigante la ĉinajn spertulojn, la vicĉefministro Somdy diris, ke la laosa flanko elkore dankas la ĉinan medicinan teamon, kiu atingis la landon nur en kvin tagoj post kiam Laoso konfirmis kazojn de la malsano. La helpo de Ĉinio reflektas profundan amikecon de la ĉina flanko al la laosa popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin