La konferenco estis prezidita de Lawrence Chin de la Nordŝtata Medicina Universitato de la Novjorka Ŝtata Universitato, kaj al ĝi aliĝis pli ol 90 kuracistoj en Novjorkio.
La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri temoj inkluzive de frua identigo, frua diagnozo, bilda ekzameno, uzado de drogoj, hormona terapio, imuna alĝustigo, plasma interŝanĝo kaj kuracado per Eksterkorpa Membrana Oksigen-aparato.
Hu Yu, prezidanto de la Unuiĝinta Hospitalo sub la Medicina Kolegio Tongji de la Huazhong-a Univrsitato de Scienco kaj Teknologio, diris, ke kiel unu el la ĉefaj batalkampoj en la batalado kontraŭ la nov-kronvirusa malsano, hospitaloj en Wuhan akumulis riĉan klinikkuracan sperton, kiun ili volas diskuti kaj dividi kun usonaj samprofesiuloj.
Tio estis la oka videokonferenco okazigita de la hospitalo en Wuhan, kiu dividis sian sperton en traktado de la kronvirusa malsano kun universitatoj kaj hospitaloj en landoj inkluzive de Germanio, Nederlando kaj Svisio.