Internacia komunumo devas kapti duan fenestron de oportuno

(GMT+08:00) 2020-03-30 20:51:02     Redaktoro:邱傑明

Lastatempe la internacia prestiĝa medicina gazeto Lanceto publikigis en sia retejo ĉefartikolon, emfazante la gravecon de unuiĝo por traktado de la kronvirusa epidemio por eviti ripeton de eraroj en pli malfortaj landoj.

Nuntempe la kronvirusa epidemio eksplodis kaj disvasdtiĝis en multaj lokoj de la mondo. Donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano montris, ke ĝis nul-horo de la 30a de marto, kazoj de la infekta malsano estis raportitaj en 202 landoj kaj regionoj, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj kalkuliĝis al 638 146, kaj 30 105 homoj mortis pro la malsano.

Fronte al la severa situacio en la batalo kontraŭ la epidemio, neniu lando povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo sen zorgi pri la cetero, kaj la internacia komunumo pli bezonas unuiĝon kaj kunlaboron ol iam ajn antaŭe. Lastatempe en la eksterordinara pintkunveno de la Grupo 20, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis plifortigitan internacian kunlaboron kaj faris kvarpunktan proponon, nome rezolute gajni la tutmondan militon kontraŭ la kronvirusa epidemio, komenci efikan internacian komunan preventon kaj regadon, subteni rolon de internaciaj organizoj, kaj fortigi internacian kunordiggon de makroekonomiaj politikoj, kio aldonis fidon kaj movforton al tutmonda kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio.

Deklaro publikigita en la eksterordinara pintkunveno sorbis la proponon de Ĉinio. La deklaro montris, ke en la venonta fazo de la batalo kontraŭ la epidemio la Grupo 20 fokusiĝos al kvar gravaj kampoj. La grupo dividos informojn, certigos liveradon de medicinaj provizaĵoj kaj komencos urĝajn agadojn

Sendube, la konsento atingita en la eksterordinara pintkunveno helpos la internacian komunumon kapti la duan fenestron de oportuno en la batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin