Ĉinio plue iros sur vojo de verda disvolvado

(GMT+08:00) 2020-04-02 21:07:33     Redaktoro:邱傑明

La inspektvojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al la Zhejiang-provinco estis farita dum speciala periodo. La vilaĝo Yucun inspektita de Xi en la 30 de marto estas miniaturo de la atingoj de Ĉinio en ekologia protekto. En la 15a de aŭgusto 2005, Xi, tiama sekretario de la Zhejiang-provinca Komitato de la KPĈ unuafoje proponis la koncepton klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas valoraj posedaĵoj. Pasis 15 jaroj kaj la vilaĝo Yucun per verda industrio realigis transformiĝon de "ŝtona ekonomio" al "ekologia ekonomio". En 2019 la totala enspezo de la vilaĝo kalkuliĝis al 279,6 milionoj da juanoj kaj la averaĝa enspezo de lokaj kamparanoj atingis 49 598 juanojn (7 000 usonaj dolaroj preskaŭ).

Kaŭze de la eksplodo de la novkronvirusa epidemio tra la mondo, la monda ekonomio vizaĝas al serioza situacio. Laŭ la plej lasta makroekonomia antaŭkalkulo publikigita de la UN en la 1a de aprilo, la epidemio kaŭzos eble ekonomian ŝrumpadon je 1%. En la fino de marto, la Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la tutmonda ekonomio negative kreskos en 2020 kaj la ekonomia recesio eble estos pli serioza ol tiu de la financa krizo en 2008. Ankaŭ la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio en la mondo alfrontas grandan premon.

La inspektvojaĝo de Xi al Zhejiang klare montris, ke malgraŭ grandaj malfaciloj, la reganta partio de Ĉinio persistos en la promesoj al la popolo kaj firme marŝos al la deciditaj celoj.

Fakte la epidemio ankaŭ donis movforton kaj inspiron al verda disvolviĝo. Merkrede Xi diris, ke la krizo kunekzistas kun la ŝanco, kaj venki riskon estas oportuno. Fronte al furioza viruso, la homaro pli profunde konsciis persisti en la verda disvolviĝo, plifortigo de ekologia progreso kaj realigo de harmonia kunekzisto de la homoj kaj la naturo.

Laŭ kalkulo, la produkto de verda ekonomio de Ĉinio kalkuliĝos al 12 duilionoj da juanoj en 2025, okupante 8% de la malneta enlanda produkto. Multaj ekonomikistoj ptognozis, ke la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio dependos ĉefe de verda ekonomio.

Klopodoj estos faritaj por beligi la klarajn akvojn kaj verdajn montojn kaj grandigi orajn kaj arĝentajn montojn, kio estas promeso de Ĉinio al la estonteco kaj ankaŭ la ŝlosilo, ke Ĉinio firme persistos sur la disvolva vojo kaj faros pli grandan kontribuon al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin