Ĉina medicina teamo atingis Londonon por helpi batalon kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-04-03 16:05:29     Redaktoro:Pluveta

Grupo da ĉinaj medicinaj laborantoj sabate atingis la Flughavenon Heathrow en Londono por helpi la batalon kontraŭ la nov-kronvirusa malsano (COVID-19).

La 15-membra teamo el la ĉina orienta provinco Shandong inkluzivas ses medicinajn specialistojn pri prevento kaj regado de malsanoj, tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino kaj psikologia konsilado.

Laŭ tieaj ĉinaj diplomatoj, la teamo kunportis medicinajn provizojn, kiuj estos donacitaj al lokaj hospitaloj kaj ĉinaj komunumoj. Ili ankaŭ liveros prisanan konsultiĝan servon al la ĉinaj komunumoj.

Laŭ la donitaĵoj publikigitaj sabate de la Departemento pri Sano kaj Socia Zorgado, ĝis vendreda posttagmezo, entute 1 019 pacientoj, kiuj estis ekzamenitaj kun la rezulto de pozitiva reakcio je la kronviruso, mortis en Britio. Ĝis sabata mateno la nombro de konfirmitaj kazoj en la lando kalkuliĝis al 17 089.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin