Xi: Ĉinio volas helpi Belgion per medicinaj provizaĵoj meze de kronvirusa pandemio

(GMT+08:00) 2020-04-03 12:54:50     Redaktoro:邱傑明

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio pretas helpi al Belgio venki la nunan malabundecon de medicinaj provizaĵoj laŭ sia kapablo.

Xi diris en telefona konversacio kun belga reĝo Philippe, ke Ĉinio pretas dividi utilan sperton pri prevento kaj regado de la kronvirusa malsano kun la eŭropa lando, kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en komuna esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kaj medikamento kaj aliaj kampoj. Li diris, ke la kronvirusa malsano disvastiĝas tra la mondo kaj portas seriozan defion al Eŭropo, inkluzive de Belgio. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimis sincerajn simpatiojn kaj firman subtenon al la reĝa familio, registaro kaj popolo de Belgio.

Xi diris, ke surbaze de plifortigo de la rezultoj de la prevento kaj regado de la kronvirusa malsano, Ĉinio rapidigos la rekomencon de laboro kaj produktado tra la lando. Ĉinio venkos malfacilojn por prioritatigi restarigon kaj plivastigon de la produktkapablo en medicinaj kaj kontraŭepidemiaj provizaĵoj, striktigos kvalitkontrolajn rimedojn kaj liveros resursojn laŭ sia eblo por la tutmonda batalo kontraŭ la malsano.

Reĝo Philippe diris, ke kiam la pandemio batas ĉiujn landojn de la mondo, Ĉinio unua regis ĝin, kaj ĝia sperto gravas por aliaj landoj. Li diris, ke Ĉinio subtenas kaj kontribuas al la batalo de aliaj landoj kontraŭ la malsano, kaj ke Belgio dankas Ĉinion pro ĝia livero de urĝaj medicinaj protektaj provizaĵoj kaj volas kunlabori kun Ĉinio pri ekspluatado de drogoj.

La reĝo diris ankaŭ, ke amikon montras malfeliĉo, kaj Ĉinio estas vera amiko de Belgio. Li aldonis, ke li ĉiam alte ŝatos la amikecon kaj plu akcelos la interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin