Ĉinio rifuzas akuzojn de usonaj oficialuloj pri kaŝado de virusa grado

(GMT+08:00) 2020-04-03 12:55:44     Redaktoro:邱傑明

Ĉinio ĵaŭde refutis la akuzojn de pluraj usonaj informaj oficialuloj, ke Ĉinio kaŝis la gradon de la kronvirusa epidemio kaj subraportis la nombron de la kronvirusaj kazoj kaj mortoj, kaj montris, ke tiaj rimarkoj estis "senhonoraj kaj malmoralaj". Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la komentojn en gazetara konferenco responde al koncerna demando. Hua diris, ke Ĉinio liveris publikajn, travideblajn kaj ĝustatempajn ĝisdatigojn al la mondo kun klare montritaj detaloj, kaj ke ŝiaj kolegoj kaj ŝi multfoje eksplikis la respondon de Ĉinio.

Ŝi diris, ke pri internacia publiksana sekureco, la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj fakuloj pri epidemiologio kaj regado de malsanoj rajtas fari juĝon anstataŭ iuj politikistoj, kiuj estas kutimaj mensoguloj. Ŝi diris, ke altranga oficialulo de la Monda Organizo pri Sano merkrede rifuzis maljustajn akuzojn kontraŭ ĉinaj epidemiaj datumoj en gazetara konferenco en Ĝenevo.

Hua diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam estis malferma, travidebla kaj respondeca en ĉiuj siaj klopodoj, kaj la rezolutaj kaj fortaj rimedoj prenitaj de la ĉina registaro certigis en la plej alta grado la vivon, sekurecon kaj sanon de la ĉina popolo kaj gajnis altvaloran tempon por bridi la tutmondan disvastiĝon de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin