Diversaj rondoj de Hongkongo konsentas leĝdonon pri nacia sekureco

(GMT+08:00) 2020-06-30 16:50:34     Redaktoro:Selena

                                                                                                  ( foto el VCG)

Lastatempe personoj el diversaj rondoj de Hongkongo esprimis subtenon al la hongkonga leĝo pri nacia sekureco. Ili esperas, ke la leĝo estos publikigita kiel eble plej frue por garantii longedaŭran stabilecon kaj sekurecon de Hongkongo kaj bazajn interesojn de la hongkonganoj, liveri fortan apogon por longedaŭra irado de la sistemo "unu lando, du sistemoj" kaj akceli tiean disvolviĝon.

Lin Long'an, direktoro de Hongkonga Ĉina Importa kaj Eksporta Asocio, montris dum intervjuo, ke Hongkongo, kiel internacia komerca centro kun importa kaj eksporta sumo je 8400 miliardoj da hongkongaj dolaroj, liveras laborpostenojn al ĉirkaŭ 500 miloj da homoj. tamen en la pasinta jaro, Hongkongo estis plena je perforto kaj tumulto, kio alportis negativan influon al hongkonga importa kaj eksporta komerco. Li diris, ke personoj el la importa kaj eksporta rondoj de Hongkongo atendas, ke la hongkonga leĝo pri nacia sekureco estos publikigita kiel eble plej frue por protekti hejmlokon de lokaj popolanoj, firmigi pozicion de la internacia komerca centro kaj garantii sekurecon kaj interesojn de tutmondaj komercaj personoj.

 

Chen Hengda, konstanta vicdirektoro de Hongkonga Ĉina Ĉambro de Komerco, pluapaŝe montris, ke la leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono ne nur enkorpigas ampleksan regadon de la centra registaro al Hongkongo, sed ankaŭ konsideras specialecon dum plenumo de la sistemo "unu lando, du sistemoj" fare de la loka registaro. Ĉio ĉi klare montras respekton, fidon kaj prizorgon de la centra registaro al la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj hongkonganoj, kaj ankaŭ spegulas ĝian firman protekton de la sistemo "unu lando, du sistemoj".

Su Changrong, estro de Hongkonga Insula Federacio, opinias, ke la hongkonga leĝo pri nacia sekureco estas tre grava por ekonomia kaj socia disvolviĝo de Hongkongo. Surbaze de sekureca kaj stabila komerca medio, la internacia komunumo kaj investantoj havas fidon al Hongkongo. Sen tio, ĉio estos vana.

Cai Yi, prezidanto de Hongkonga Insula Fonduso por Sociaj Servoj, diris, ke la leĝprojekto plene konsideras aŭtonomecon kaj leĝan diferencon de Hongkongo kaj pli bone garantios bazajn interesojn de la hongkongo kaj laŭleĝajn rajtojn kaj liberecon de hongkonganoj, kio utilas al tiea longedaŭra disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin