Ĉina leĝdona instanco forte kondamnas usonan adopton de "Honkonga Aŭtonoma Akto"

(GMT+08:00) 2020-07-03 15:13:24     Redaktoro:Xiao
La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, ĵaŭde esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon al la adopto de la tiel nomata "Honkonga Aŭtonomia Akto" fare de Usono.

La komitato diris, ke la usona movo krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grave malobservis internacian leĝon kaj la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĝi reasertis la firman sintenon de Ĉinio pri defendo de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de la nacio, kaj efektivigo de la principo "Unu Lando, Du Sistemoj", oponante ĉian eksteran intervenon en honkongajn aferojn.

La komitato emfazis, ke la aferoj de Honkongo estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj ke en la ĉina-brita komuna deklaro ekzistas neniu klaŭzo, kiu rajtigas al eksterlandaj fortoj interveni en la urbon. La ĉina registaro plenumas jurisdikcion super Honkongo laŭ la Konstitucio kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La komitato urĝis la usonan flankon tuj ĉesigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de Honkongo, kaj sin deteni de plua iro sur la malĝusta vojo, alie Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por rebato.

En la fino de junio, Ĉinio esprimis fortan oponon kontraŭ la adopto de la akto fare de la usona Senato, kiu ĉefe fokusiĝas al ekonomiaj sankcioj, inkluzive de frostigo de aktivoj kaj rifuzo de eniro, kaj ankaŭ celas honkongajn registarajn oficialulojn kaj funkciajn departementojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin