Ĉinio urĝas iujn landojn ĉesi uzi homajn rajtojn por enmiksiĝi en alilandajn internajn aferojn

(GMT+08:00) 2020-07-03 15:53:57     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio urĝas iujn landojn korekti siajn erarojn pri homaj rajtoj, sin deteni de politikigo de rilataj demandoj aŭ uzo de duoblaj normoj, kaj ĉesigi intervenon en la enlandajn aferojn de aliaj landoj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li komentis la lastatempajn akuzojn de la Eŭropa Unio en la Konsilio de Homaj Rajtoj de la UN pri demandoj de homaj rajtoj en Xinjiang.

Zhao diris, ke malgranda nombro da landoj sensaciigis Xinjiang-rilatajn demandojn en multflankaj okazaĵoj ekde la lasta jaro, sed multaj amikaj kaj evoluantaj landoj firme subtenas la pozicion de Ĉinio kaj laŭdas la grandajn atingojn, kiujn Ĉinio akiris en kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj agadoj de Xinjiang. .

Zhao diris al la gazetaro, ke 46 landoj adoptis komunan deklaron en la konsilio per frakase grandega plimulto, reasertante sian subtenon al la politikoj de la ĉina registaro en Xinjiang. Li diris, ke ĉi tio montris, ke denove malsukcesis "la intencoj de iuj okcidentaj landoj kalumnii Xinjiang kaj senbride kritiki Ĉinion".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin