Ĉinio fariĝis 107a ŝtata partio de Traktato pri Armila Komerco

(GMT+08:00) 2020-07-07 14:42:38     Redaktoro:邱傑明

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, lunde deponis al ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres la instrumenton de aliĝo de la Ĉina Popola Respubliko al la Traktato pri Armila Komerco.

Post depono de la instrumento de aliĝo, Zhang diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la problemoj kaŭzitaj de kontraŭleĝa cedo kaj misuzo de konvenciaj armiloj. Ĉinio subtenas la celojn de la traktato kaj konsentas pri necesaj rimedoj por reglamenti internacian armilan komercon kaj bati kontraŭleĝan cedon de armiloj.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam strikte reglamentas eksportadon de militaj provizaĵoj, kun politikoj kaj administraj rimedoj kontentigantaj aŭ en iuj regionoj eĉ superantaj postulojn de la Traktato pri Armila Komerco. Estas menciinde, ke Ĉinio permesas eksportadon nur al suverenaj ŝtatoj, sed ne al neŝtataj agantoj. Tio plene pruvas ĝian altan senton de respondeco. Ĉinio vokas ĉiujn partiojn strikte reglamenti eksportadon de militaj provizaĵoj, malpermesi eksportadon al neŝtataj agantoj kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj per armila eksportado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin