Inspiro el pekina trafa batalo kontraŭ la dua epidemio

(GMT+08:00) 2020-07-07 19:32:22     Redaktoro:邱傑明

Lastmonate en pekina bazaro Xinfadi eksplodis amasiĝe epidemio, kio kaŭzis grandan atenton de la mondo. CNN raportis, ke pro propagiĝo de la viruso al najbaraj provincoj oni ĝenerale maltrankvilas pri eventuala dua epidemio en Ĉinio. Kiel progresis la afero? La 7-an de julio Pekino deklaris en la 144-a gazetara kunveno pri prevento kaj rego de la kronvirusa epidemio, ke de la nul horo ĝis la 24-a horo de la 6-a de julio neniu nova konfirmita kazo kaj neniu nova suspektata kazo estis raportita en la urbo. Tio signifas, ke efikas pekinaj trafaj rimedoj kontraŭ la dua epidemio.

Profesoro de brita Universitato de Glasgovo Asit K. Biswas kaj ĝenerala direktoro de la Grupo Taylor & Francis en Ĉinio Ang Eng Guan publikigis subskribitan artikolon en China Daily kaj opiniis, ke Pekino rapide kaj forte agis kontraŭ tiu ĉi epidemio, alprenis la plej firmajn, plej decidemajn kaj plej severajn rimedojn por garantii vivsekurecon kaj sanon de popolamasoj. Vere, post eksplodo de la epidemio la 11-an de junio Pekino tuj alprenis rimedojn kaj faris blokan administron al pli ol 40 kvartaloj inkluzive de la bazaro Xinfadi. Kaj 5 tagojn poste la registaro altigis la nivelon de krizokaza respondo de la tria al la dua. Ĵus malfermitaj lernejoj estas refermitaj, estas nuligitaj preskaŭ 60% da aviadiloj irontaj en kaj el Pekino. Kaj la tuta urbo eniris en urĝan staton kontraŭ la epidemio.

Lastatempe ankaŭ en Melburno reeksplodis epidemio, kaj Aŭstralia Brodkasta Korporacio (ABC) en siaj raportoj konigis pekinajn rimedojn kaj opiniis, ke pekinaj spertoj povas esti referencindaj por Melburno kaj Viktorio.

Kontraŭ la dua epidemio Pekino faris nukleacidajn ekzamenojn al grandan nombro da homoj. Ĝis nun en Pekino jam pli ol 11 milionoj da homoj prenis la ekzamenojn, inkluzive de homoj kun alta risko, kiel vendistoj kaj loĝistikaj laborantoj. Tion New York Times komentis, ke aktivaj ekzamenoj kaj spurado de proksimaj kontaktantoj estas la ŝlosilo al sukcesa regado de la ĉina registaro kontraŭ la epidemio.

Ĉu estas efikaj la pekinaj rimedoj, kion decidos la fina rezulto. Tamen la 29-an de junio CNN agnoskis en sia raporto: "Ĝis nun la klopodoj de Pekino ŝajnas sukcesaj kaj refoje estas konfirmita la efiko de blokado, socia distanciĝo, surhavo de maskoj kaj grandskalaj ekzamenoj." Eble tio estas la inspiro el pekina trafa batalo kontraŭ la dua epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin