Peng Liyuan transdonis subtenon de Ĉinio al Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado

(GMT+08:00) 2020-07-07 20:54:54     Redaktoro:邱傑明

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, lastatempe sendis respondan leteron al Antoinette Sassou Eguesso, deĵoranta prezidanto de la Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado, edzino de prezidento de Respubliko Kongo, kaj leteris al unuaj sinjorinoj de aliaj afrikaj landoj, esprimante dankon al afrikaj landoj pro ilia valora subteno al Ĉinio dum la malfacila tempo de respondo al la kronvirusa epidemio kaj ankaŭ koran simpation al la afrika popolo batalanta kontraŭ la pandemio.

Peng diris, ke de post la subita apero de la kronvirusa epidemio, diversaj landoj subtenis kaj helpis unu alian kaj kunlaboris por batali kontraŭ la epidmeio. Ŝi aldonis, ke la ĉina registaro donacos al 53 afrikaj landoj aron da kontraŭepidemiaj provizaĵoj per la Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado, por helpi lokajn virinojn, infanojn kaj junulojn kaj esprimi la amikecon de la ĉina popolo al la afrika popolo.

Antaŭ nelonge Antoinette sendis leteron al Peng. En la letero ŝi alte aprezis la rolon de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj nome de Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado ŝi petis la ĉinan flankon zorgi pri afrikaj virinoj, infanoj kaj junuloj kaj liveri al ili medicinajn provizaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin