Xi vokas kuraĝi al defioj en batalo kontraŭ inundoj por certigi sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de popolo

(GMT+08:00) 2020-07-13 14:49:12     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la plej grandajn klopodojn por kuraĝi al defioj kaj iri al la unua frontlinio de prevento de inundoj kaj savado kaj krizhelpo por certigi sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio pri prevento kaj savado kontraŭ inundoj.

Xi diris, ke la akvo en riveroj kiel Jangzio, la rivero Huaihe, kaj ankaŭ lagoj kiel la lago Dongting, la lago Poyang kaj la lago Taihu superis avertajn nivelojn, kaj en regionoj inkluzive de Chongqing, Jiangxi, Anhui, Hubei, Hunan, Jiangsu kaj Zhejiang okazis severaj inundoj, kaŭzante mortojn kaj vundiĝojn de homoj kaj perdojn de posedaĵoj, kaj ke la situacio de prevento de inundoj restas severa.

Xi diris, ke Ĉinio eniris en krizan periodon de regado de inundoj. Li alvokis, ke partiaj komitatoj kaj registaroj de ĉiuj niveloj prenu sur sin la respondecon kaj iru al la frontlinio por gvidi laboron pri regado de inundoj. Aŭtoritatoj devas alpreni pli efikajn inund-regajn rimedojn kaj fari solidan laboron en monitorado kaj frua averto, kontrolo de sekurecaj riskoj ĉe digoj kaj akvorezervujoj, krizokaza respondo, kaj loĝigo de la influitaj homoj.

Xi akcentis, ke la aŭtoritatoj pri regado de inundoj, krizokazaj respondoj kaj akvaj resursoj devas fortigi kunordigon kaj distribui personojn kaj provizaĵojn por savado en pli scienca maniero. Trupoj de la Popola Liberiga Armeo kaj armitaj policaj trupoj postenigitaj en regionoj trafitaj de inundoj devas aktive partopreni en savado kaj helpo. Li aldonis, ke dum efikaj klopodoj por regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo, lokaj aŭtoritatoj samtempe devas zorge plani rekonstruon por rekomenci produktadon kaj helpi al homoj reveni al normala vivo kiel eble plej rapide.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin