china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina teamo montris sin potenca en Monda Naĝa Ĉampionado
(GMT+08:00) 2007-04-06 08:43:30

La 1-an de aprilo en Melburno finiĝis la 12-a Monda Naĝa Ĉampionado. La ĉina teamo gajnis 9 orajn, 5 arĝentajn kaj 2 kuprajn medalojn, kaj okupis la 4-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj en tiu ĉi evento. Ĉinaj sportistoj plene elvolvis sian kapablon, kaj bone sin hardis por akiri pli bonan atingon en la Pekinaj Olimpikoj de 2008.

Ĉi-foja Monda Ĉampionado komenciĝis en la 17-a de marto, kaj 2 200 sportistoj el 171 landoj kaj regionoj partoprenis konkursojn de la publikakva naĝo, plonĝo, sinkrona naĝo, akvopilko kaj naĝo. La usona teamo montris grandan superecon en naĝado. Ĝi gajnis 21 orajn, 14 arĝentajn kaj 5 kuprajn medalojn kaj okupis la 1-an lokon. La rusa estis potenca en sinkrona naĝo kaj publikakva naĝo. Ĝi akiris 11 orajn, 6 arĝentajn kaj 7 kuprajn medalojn ĉefe el tiuj ĉi 2 konkursoj kaj okupis la 2-an lokon. La aŭstralia prenis la 3-an lokon per la gajno de 9 oraj, 7 arĝentaj kaj 10 kupraj medaloj. Ĉinaj sportistoj bone elvolvis sian kapablon precipe en la plonĝa konkurso. Ĉina plonĝteamo delonge ĝuas grandan famon kaj estas titolita la Sonĝa Teamo. Ĉinio sendis plej eminentajn sportistojn por ekzerci la teamon. Ili akiris 9 el entute 10 oraj medaloj de la plonĝa konkurso. Tiu ĉi rezulto atingis rekordon de ĉinaj sportistoj en la historio de la Monda Ĉampionado. Sinjorino Zhou Jihong, estro de la ĉina plonĝteamo, opiniis, ke la ĉina teamo konsistanta el junaj sportistoj bone sin hardis en la Monda Ĉampionado.

Ĉi-foje 14 ĉinaj sportistoj partoprenis la plonĝan konkurson, 8 el ili unuafoje ĉeestis al Monda Ĉampionado, kaj 10 el ili neniam partoprenis olimpikojn, tio evidentigis la intencon, ke la ĉina teamo celis ekzerci kaj esplori junajn sportistojn por la Pekinaj Olimpikoj. La rezulto estas ĝojiga, junaj sportistoj gajnis 6 orajn medalojn, ili faris grandan meriton por la teamo. Depost kiam ĉina sportisto gajnis oran medalon de la virina 10-metra platformo en la 10-a Monda Ĉampionado en Fukuoka, Japanio, ĉinaj sportistoj ne povis akiri ĉampionecon de tiu ĉi disciplino en la 2 postaj Mondaj Ĉampionadoj. Ĉi-foje 14-jaraj ĉinaj knabinoj Wang Xin kaj Chen Ruolin respektive gajnis la oran kaj arĝentan medalojn de tiu ĉi disciplino. Krome 26-jara veterano Guo Jingjing refoje montris sin potenca en plonĝa konkurso. Ŝi gajnis ĉampionecon de la virina 3-metra tabulo, kaj fariĝis la unua, kiu sinsekve 4-foje gajnis ĉampionecon de la sama disciplino en Monda Ĉampionado.

Kontraste kun brila atingo de la plonĝteamo, la ĉina naĝteamo estis splena. Ĉi-foje en la naĝa konkurso sportistoj rompis 12 mondajn rekordojn, kaj 5 el ili estis rompataj de la usona sportisto Michael Phelps. Ĉinaj sportistoj partoprenis la naĝan konkurson de ĉiuj disciplinoj, tamen ili ne povis avanci en ĉiujn finalojn krom 10 disciplinoj, kaj 2 el ili estas ne-olimpikaj programoj. La ĉina naĝteamo akiris arĝentan medalon de la vira 200-metra papilio-naĝo kaj kupran medalon de la virina 100-metra miksnaĝo.

Zhang Yadong, ĉeftrejnisto de la ĉina naĝteamo, diris, ke atingo de la ĉina teamo ne estas kontentiga, tamen junaj sportistoj akiris spertojn konkursante kun diverslandaj eminentaj sportistoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040