Vizitu Forumon

Inaŭguro de vintra olimpiko

(GMT+08:00) 2010-02-13 18:02:36
La 12-an ĉi-monate inaŭguriĝis la 21-a Vintra Olimpiko en Vankuvero.

Kanada estro Sinjorino Michaelle Jean proklamis la inaŭguron. Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, faris parolon. Li esprimis dankon al Kanado pro ĝia klopodado por ĉi-foja vintra olimpiko kaj laŭdis ĉiujn, kiuj siaflanke donis subtenon kaj kontribuon al la vintra olimpiko.

La 21-a Vintra Olimpiko estas unu el la plej grandaskalaj, kun partopreno de pli ol 5 500 sportistoj kaj oficistoj el 85 landoj kaj regionoj.

Laŭ rutino, greka delegacio aperis la unua en la inaŭguro. Standardisto de la ĉina delegacio estas sportisto Han Xiaopeng, gajninta oran medalon en la vintra olimpiko, okazinta la jaron 2006 en Torino.

Ĉinio sendis historie plej grandan delegacion el 179 homoj, el kiuj 89 estas gesportistoj, kiuj partoprenos en 5 kategorioj, 10 programoj kaj 49 matĉoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto