Vizitu Forumon

Itala prezidento vizitis vunditan ĉinon en hospitalo

(GMT+08:00) 2012-01-10 16:13:46

La 9an de januaro la itala prezidento Giorgio Napolitano iris al la hospitalo San Giovanni por viziti ĉinan sinjorinon Zheng, vunditan de rabista bando la 4an de januaro en Romo.

Post la vizito Giorgio Napolitano diris al mediatoj, ke li volas esprimi sinceran simpation al la vundito kaj samtempe amikecon al la ĉina popolo kaj solidarecon al ĉinaj societoj en Italio.

Ding Wei, ĉina ambasadoro al Italio, kiu akompanis la prezidenton Giorgio Napolitano al hospitalo, diris, ke li dankas al la prezidento por lia persona vizito al la vundito kaj asertis, ke la ĉina ambasadorejo en Italio kaj ĉinaj elmigrintoj indignas kontraŭ la perforto kaj forte kondamnas la rabistojn kaj esperas, ke Italio frue kaptos la rabistojn.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto