Vizitu Forumon

Eksporto de tajlanda rizo malaltiĝas, eksportistoj celdirektas al la ĉina altnivela merkato

(GMT+08:00) 2013-01-11 17:02:47     Redaktoro:Xiong Shan

De la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝis nun, Tajlando tenas la unuan lokon de la riz-eksportlando de la tuta mondo. Tamen laŭ la statistiko de tajlandaj koncernaj institucioj, la eksporta sumo de tajlanda rizo en 2012 estis malmulta ol tiuj de Hindio, Vjetnamio, kaj aliaj novaj riz-eksportlandoj. Do la politiko pri aĉet-protekta prezo de la tajlanda registaro, nome la riz-hipoteka politiko, estas tre riproĉata. Kvankam la eksporto de tajllanda rizo malaltiĝas, ankoraŭ estas eksportistoj, kiuj trovas la ŝancon, tio estas la ĉina merkato. Do bonvole aŭskultu nian programeron!

En julio de 2012, tajlandriza eksportista asocio publikigis raporton kaj diris, ke en la unua duono de 2012, Tajlando eksportis 3,45 milionojn da tunoj da rizo, kompare kun la lasta jaro la kvanto reduktiĝis je pli ol 40%, tamen la riz-eksporta sumo de Hindio kaj Vjetnamio grande multiĝis, precipe Hindio fariĝis la plej granda riz-eksporta lando de la tuta mondo.

La jarraporto de usona agrikultura departemento taksis, ke en la jaro 2012, tajlanda riz-eksporta kvanto estas 6,5 milionoj da tunoj, kompare kun tiu en la antaǔa jaro ĝi malmultiĝis je 39%. Politika esploranto de tajlanda riz-eksporta asocio esprimis, ke sub la premoj interna kaj ekstera, ĉi-jare la situacio de tajlanda riz-eksportado ne estas optimisma:

"Ĉi-jare la internacia konkurenco en la merkato de rizo estas tre intensa. Unue, en la ekstera flanko, kvankam de la jaro 2008 Hindio ĉesigis eksporti rizon, tamen en la lasta jaro ĝi refoje komencis eksportadon de la rizo kaj la prezo estas tre malalta. La riz-prezo de Hindio estas malalta ol tiu de Vjetnamio, Tajlando kaj Pakistano. Due, en la interna flanko, estas la riz-hipoteka politiko, tio grande influas la riz-prezon de Tajlando. Antaǔe la riz-prezo de Tajlando estas alta ol tiu de aliaj landoj, post la plenumado de la riz-hipoteka politiko, la riz-prezo de Tajlando estas pli alta. Tio grande malaltigis la konkurencon de la riz-prezo de Tajlando."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto