Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 12)

(GMT+08:00) 2015-11-13 13:49:35     Redaktoroļ¼šLi Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto esprimas kondolencon pro la forpaso de Helmut Schmidt; membroj de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj rekomendas komunan reagon al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis kondolencon pro la forpaso de Helmut Schmidt, eksa ĉefministro de la Germana Federacia Respubliko.

En siaj mesaĝoj respektive al germanaj prezidento Joachim Gauck kaj ĉefministro Angela Merkel, Xi funebris la morton de Schmidt kaj esprimis simpation al liaj parencoj. Xi diris, ke Schmidt faris senlacajn penojn por la nacia konstruado de Germanio kaj la eŭropa integriĝo kaj gajnis la respekton de la mondo. Li diris, ke antaŭ 40 jaroj Schmidt kaj ĉinaj gvidantoj siatempe malfermis la pordon de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio kaj faris pozitivajn kontribuojn al disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj la ĉina popolo alte ŝatas la amikecon kun Germanio kaj volas labori kun Germanio kaj la germana popolo por pli bela estonteco de ĉina-germanaj rilatoj.

Merkrede en la urbo Jinghong de la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia birma kolego U Wunna Maung Lwin, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la 1an kunvenon de eksteraaferaj ministroj pri kunlaboro de la riveroj Lancang kaj Mekongo.

Wang diris, ke Ĉinio estas tre kontenta pri la glata finiĝo de la ĝenerala elektado de Birmo. Kiel amika najbaro Ĉinio sincere esperas, ke en Birmo estos stabila politika situacio, ĉiuj etnaj grupoj kunekzistos en harmonio, ekonomio disvolviĝos, kaj politikaj partioj unuiĝos por kune konstrui la landon. Li aldonis, ke Ĉinio liveros plu al Birmo subtenojn kaj helpojn.

U Wunna Maung Lwin diris, ke Birmo kore dankas Ĉinion, ke ĝi ĉiam respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Birmo, subtenas kaj helpas Birmon realigi politikan transformiĝon kaj ekonomian disvolvadon, kaj lastatempe ĝi donis grandan kvanton da helpoj al Birmo, kiu estis trafita de inundo.

Merkrede en Moskvo kunvenis sekretarioj de sekurecaj konsilioj el la membroj de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj. Ili diskutis pri regiona sekureco kaj rekomendis lanĉi komunan operacon kontraŭ la ekspansio de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La novaĵ-agentejo Interfax raportis, ke la ĉeestantoj diskutis ĉefe pri la sekureco en la regionoj de tiuj landoj kaj rekomendis lanĉi komunan operacon kontraŭ la ekspansio de la Islama Ŝtata kaj malebligi la aliĝon de civitanoj de iliaj landoj al la grupo. La ĉeestantoj ankaŭ emfazis la gravecon kunordigi agadojn, bati kontraŭleĝan enmigradon kaj certigi informan sekurecon.

Nikolai Patrushev, sekretario de la Federacia Sekureca Konsilio de Rusio, diris, ke lunde en pintkunveno en Kazaĥio ŝtatestroj de la membroj de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj subskribis ĝeneralajn dokumentojn pri sekurigo kaj publikigis komunan deklaron pri batalo kontraŭ internacia ekstremismo.

Igor Konashenkov, proparolanto de la rusa Defenda Ministerio, diris merkrede en rusa aerbazo en Latakia de Sirio, ke en la lastaj du tagoj la rusa aerarmeo faris 85 atakelirojn de aviadiloj kaj atakis 277 objektivojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. La novaĵ-agentejo Itar-Tass raportis, ke Konashenkov diris, ke la rusa aerarmeo lanĉis atakojn al 277 objektivoj en Aleppo, Damasko kaj Latakia. En la provinco Hama la rusaj militaviadiloj ruinigis artilerian kompanion; en la provinco Aleppo milita aerodromo sieĝita de militantoj de la Islama Ŝtato dum du jaroj estis liberigita; kaj en la provinco Homs du terarmeaj veturiloj kaj tri tankoj estis detruitaj.

Konashenkov diris, ke la preciza bato de la rusa aerarmeo frakasis la planon de la militantoj pri ofensivo al Hama en kelkaj direktoj.

Merkrede la Sekureca Konsilio de UN publikigis mediatan deklaron, forte kondamnante atakon kontraŭ packonservantoj de UN en Centr-Afriko kaj urĝis la centr-afrikan registaron tuj komenci enketon.

La deklaro diris, ke marde iu gardostarejo de packonservantoj de UN en Batangafo de Centr-Afriko estis atakita, kaj unu kamerunia packonservanto estis mortigita. La Sekureca Konsilio esprimis plej fortan kondamnon pri tio kaj emfazis, ke la atako kontraŭ packonservantoj eble konsistigas militan krimon.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris en sia intervjuo kun francaj amaskomunikiloj, ke la nodo de solvado de la siria krizo ne estas la persona estonteco de Bashar al-Assad, sed estas la sekureco kaj stabileco de Sirio.

La franca radio Eŭropo 1 kaj la televido Francio 2 tiutage elsendis ilian intervjuon faritan en la 10a de novembro. Rouhani diris en la intervjuo, ke la siria krizo estas ne persona demando, sed demando pri sekureco kaj stabileco. Li opiniis, ke la siria popolo mem decidu, kiu prenos la oficon de ŝtatestro.

Merkrede birma prezidentejo publikigis deklaron, dirante, ke la birma registaro kunlaboros kun ĉiuj koncernaj partioj por garantii stabilecon kaj pacon post la ĝenerala elektado, respektos elekton kaj decidon de la popolo kaj stabile transdonos la potencon.

Antaŭ tio, prezidanto de birma Nacia Ligo por Demokratio Aung San Su Kyi publikigis anoncon, petante interparolon kun birma prezidento U Thein Sein, parlamenta prezidanto U Shwe Mann kaj ĝenerala komandoro de la defenda armeo Min Aung Hlaing. Ŝi proponis diskuti pri stabila realigo de deziroj de la popolo surbaze de interpacigo.

Pri tiu peto, la prezidentejo diris en la deklaro, ke kunlaboro kaj diskuto okazos post publikigo de la definitiva rezulto de la elektado.

Pli frue en tiu tago, birma parlamenta prezidanto U Shwe Mann esprimis en Facebook la konsenton pri intervidiĝo. Li esprimis kunlaboron en konstruado de politike stabila, paca kaj prospera lando.

La nova federacia parlamento okazigos la unuan kunvenon en la venonta januaro, kaj nova prezidento elektota en februaro organizos la novan registaron. La nuna registraro servas ĝis la fino de la venonta marto.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto