Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 13)

(GMT+08:00) 2015-11-13 17:19:15     Redaktoroļ¼šLi Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj proponis prioritatajn direktojn de kunlaboro de la rivero Lancang-Mekongo; birma opozicio gajnis pli ol duonon da parlamentaj sidlokoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en la urbo Jinghong de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis la unua kunveno de eksterlandaferaj ministroj pri kunlaboro de la rivero Lancang-Mekongo. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la kunlaboro de la rivero Lancang-Mekongo devas estis akcelita unue en interligo kaj interlaboro, industria produktkapablo, translanda ekonomio, akvaj resursoj, agrikulturo kaj malriĉeco-redukto kaj liveri gravajn subtenojn en politiko, financo kaj intelekto.

Wang diris, ke membroj de la mekanismo povas ĉefe akceli konstruadon de la tutazia fervojo kaj konstruadon de la ĉina-tajlanda fervojo, ĉina-laosa fervojo kaj ter-akva transporta kanalo inter Ĉinio kaj Birmo kaj altigi la interligan nivelon de elektroenergia reto kaj optikfibra kablo. Li diris, ke Ĉinio volas fari kunlaboron de industria produktkapablo kun la subregionaj landoj kaj helpi koncernajn landojn akceli industriigon je pli malgranda kosto. Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn de spertoj kaj teknikoj kun mekongaj landoj pri akvaj resursoj, konstrui centron de akvoresursa kunlaboro de Mekongo kaj helpi koncernajn landojn ellabori projekton pri utiligo de akvaj resursoj kaj redukto de katastrofo kaj fortigi kapablon en ekspluato kaj administrado de akvaj resursoj.

La birma elekt-komisiono vendrede anoncis, ke la opozicia partio gvidata de Aung San Suu Kyi gajnis la rajton sendepende organizi novan registaron pro tio, ke ĝi akiris sufiĉajn sidlokojn en la du-ĉambra Unia Parlamento.

Prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker ĵaŭde anoncis en pintkunveno pri rifuĝintoj en La-Valeto, ĉefurbo de eŭropa insul-lando Malto, ke EU decidis establi urĝan konfidofonduson por Afriko por trakti radikajn demandojn de rifuĝintoj en Eŭropo. EU asignos al la fonduso 1800 milionojn da eŭroj el la buĝeto kaj la eŭropa disvolva fonduso, kaj serĉos kapitalan injekton de 28 membroŝtatoj al la fonduso. Nun la subskripciita sumo jam atingis 81,2 milionojn da eŭroj. EU diris, ke la urĝa konfidofonduso kovros la landojn laŭlonge de la vojo de afrikaj elmigrintoj al Eŭropo, kaj la ĉefa celo estas akceli ekonomian disvolvadon, pliigi laborŝancojn kaj plibonigi sekurecan situacion en Afriko por trakti la radikajn demandojn, kiuj kaŭzis nestabilecon kaj elmigradon en la regiono.

Tiutage EU publikigis la Agadplanon de La-Valeto. Laŭ la plano EU duobligos la nombron de gajnintoj de la stipendio por afrikaj kleruloj kaj lernantoj en Eŭropo, severigos la baton al homa kontrabando kaj liveros pli oportunajn kondiĉojn al leĝaj afrikaj elmigrintoj.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion, urĝante ĉiujn partiojn de Burundo komenci inkluzivan dialogon por solvi la nunan krizon kaj eviti eskaladon de perforto.

La rezolucio diris, ke la Sekureca Konsilio de UN estas tre maltrankvila pri malbonigo de situacio, eskalado de perforto kaj politika senelirejo en Burundo, forte kondamnas enlandajn kaj eksterlandajn parolojn, kiuj provokas perforton kaj malamon inter diversaj grupoj, kaj konsideras alpreni rimedojn kontraŭ tiuj, kiuj insitigas homojn al perforto kaj malhelpas pacan solvadon de la krizo. La rezolucio urĝis la burundan registaron kunlabori kun la repaciga grupo, kiu estas sub la gvidado de la Orient-Afrika Komunumo kaj aprobita de Afrika Unio, kaj tuj komenci inkluzivan dialogon kun ĉiuj koncernataj partioj, kiuj sekvas pacan politikon por serĉi solvon de la krizo.

Sekureca oficialulo el la iraka Kurda Aŭtonoma Regiono ĵaŭde diris, ke la kurdaj armitaj fortoj tiutage eksieĝis la nordan urbon Sinjar okupatan de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La sekureca oficialulo diris, ke en la aviadila subteno de la internacia alianco sub la gvidado de Usono la kurdaj armitaj fortoj sukcese prenis ĉefajn vojojn interligantajn Sinjar, Mosul kaj regionojn ĉe la landlimo kun Sirio kaj tranĉis la proviant-itineron kondukantan al Sinjar.

La oficialulo diris ankaŭ, ke la kurdaj armitaj fortoj repuŝis kar suicidajn atakojn de militantoj de la Islama Ŝtato. Krome, ili prenis cementejon en la orienta ĉirkaŭurbo de Sinjar kaj mortpafis almenaŭ 11 radikalulojn.

Venontsemajne en Manilo okazos la 23a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La aŭtoritatoj de Filipinoj kaj Rusio ĵaŭde respektive anoncis, ke indonezia prezidento Joko Widodo kaj rusa prezidento Vladimir Putin ne ĉeestos la kunvenon.

Filipina vicministro pri eksterlandaj aferoj sinjorino Laura del Rosario diris, ke la filipina flanko jam ricevis sciigon el indonezia altrangulo, ke prezidento Joko ne povos ĉeesti la Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de APEK, kiu okazos de la 18a ĝis la 19a de tiu ĉi monato pro tio, ke li devas trakti enlandajn urĝajn aferojn. Ŝi aldonis, ke Joko ĉeestos la pintkunvenon de la Grupo 20 de la 14a ĝis la 16a de tiu ĉi monato en Turkio.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, ĵaŭde anoncis, ke por optimumigi tagordon de la plej alta gvidantaro rusa prezidento Putin decidis, ke ĉefministro Dmitri Medvedev ĉeestu la neoficialan kunvenon de gvidantoj de APEK anstataŭ li.

Vespere de ĵaŭdo en suda ĉirkaŭurbo de Bejruto de Libano okazis du suicidaj atakoj. La lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke la du atakoj mortigis 37 homojn kaj vundis pli ol 180 aliajn. Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon por tiuj atakoj.

Laŭ libana oficiala novaĵ-agentejo, vespere de tiu tago la du eksplodoj okazis en la loĝkvartalo Burj el-Barajneh en la suda ĉirkaŭurbo de Bejruto en kvin minutoj. La eksplodoj mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj kaj ankaŭ detruis multajn veturilojn kaj domojn. La libana polico tuj blokis tiun lokon, kaj vunditoj estis transportitaj al hospitalo.

Ĵaŭde speciala kunordiganto de UN en Libano publikigis deklaron, kondamnante la suicidajn atakojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto