Vizitu Forumon

Identigitaj 103 viktimoj de teroristaj atakoj en Parizo

(GMT+08:00) 2015-11-16 15:14:40     Redaktoro:Yu Rongkang

Franca ĉefministro Manuel Valls dimanĉe anoncis, ke 103 viktimoj de la teroristaj atakoj en Parizo estis identigitaj, kaj progresis enketo pri la atakoj.

Tiutage Valls inspektis laboron de la centro por traktado de krizo en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Poste li diris, ke ankoraŭ 20 ĝis 30 kadavroj devas esti identigitaj. Krom francoj, estis ankaŭ homoj el Britio, Hispanio, Portugalio, Belgio, Svisio, Albanio, Maroko, Tunizio, Ĉilio kaj Meksiko inter la mortintoj.

La saman tagon franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve diris, ke la atakoj en Parizo estis planitaj eksterlande kaj akiris enlandan subtenon. La franca kaj belga policoj kunlabore enketas pri la atakoj. Tiutage la franca polico publikigis avizon, petante la publikon liveri informojn de suspektata teroristo nomata Abdeslam Salah. Antaŭ tio la belga polico publikigis internacian arestordonon kontraŭ li. La libana prokurorejo konfirmis, ke unu franca teroristo, partopreninta en la atako al la teatro Bataclan, estis identigita. Li estas Ismail Omar Mustafa, naskita en 1985, kaj sep liaj parencoj estas arestitaj de la polico.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto