Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 18)

(GMT+08:00) 2015-11-18 16:16:47     Redaktoroļ¼šMa

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 18a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi alvokis senlacan penon por krei pacan medion favoran al disvolvado en la pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro; Francio, Usono kaj Rusio intertraktos pri komuna batalo kontraŭ la Islama Ŝtato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Manilo ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke azi-pacifikaj ekonomioj devas neniel permesi al io ajn rompi la regionan disvolvan procezon.

Xi faris la rimarkon en sia parolado en la pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li urĝis la membrojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro fari senlacan penon por krei pacan medion favoran al disvolvado.

Li aldonis, ke azi-pacifikaj landoj devas respekti unu alian pri elekto de disvolvaj vojoj konformaj al iliaj propraj kondiĉoj kaj solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Li ankaŭ esprimis sian fidon, ke la vasta Pacifika Oceano fariĝos ponto de kunlaboro, interligilo de amikeco kaj komuna hejmo de homoj de la tuta azi-pacifika regiono.

Franca ĉefministro Manuel Valls marde diris, ke franca prezidento Francois Hollande renkontiĝos respektive kun usona prezidento Barack Obama kaj rusa prezidento Vladimir Putin en la venonta semajno por intertrakti pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Valls diris dum sia intervjuo kun amaskomunikiloj, ke venontsemajne Hollande renkontiĝos kun Obama en Vaŝingtono kaj kun Putin en Moskvo por starigi specialan aliancon de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian marde anoncis, ke dek francaj militaviadiloj tiutage bombis objektivojn de la Islama Ŝtato en la siria urbo Racca. Li asertis, ke Francio devas apliki ĉiujn rimedojn enlande kaj eksterlande por firme bati la Islaman Ŝtaton ĝis ĝia malapero. Le Drian diris, ke merkrede la franca aviadilŝipo Charles de Gaulle ekveturos al la maro de orienta Mediteraneo, proksima al Sirio. Sur la sipo estas 26 aviadiloj, kiuj bombos objektivojn de la Islama Ŝtato en Sirio.

Usona ŝtatsekretario John Kerry interparolis kun franca prezidento Hollande merkrede en Parizo. Poste li diris al amaskomunikiloj, ke Usono kaj Francio devas intensigi klopodojn kaj interŝanĝi pli da informoj. Antaŭ tio li diris, ke Usono kaj Francio kune batalos por venki la Islaman Ŝtaton kaj ĝiajn subtenantojn.

Ĉina sendito al UN marde diris, ke terorismo estas plej severa defio alfrontata de la internacia komunumo, kaj la Sekureca Konsilio de UN devas forte kunordigi klopodojn de la internacia komunumo por la batalo kontraŭ terorismo kaj akceli kunlaboron bazitan sur celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj la fundamentaj normoj regantaj la rilatojn inter ŝtatoj por formi unuecan fronton.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis publikan debaton pri sekureco, disvolvado kaj fonto de konflikto. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolado, ke Ĉinio forte kondamnas lastatempajn teroristajn atakojn en Francio kaj aliaj landoj kaj la eksplodigon de la rusa pasaĝeraviadilo, sentas profundan funebron pro la viktimoj kaj sincere kondolencas la registarojn kaj popolojn de Rusio kaj aliaj koncernaj landoj, familiojn de la mortintoj kaj la vunditojn.

Liu diris, ke la mondo restas nepaca, kaj regionaj konfliktoj disvastiĝas, ĉar la radikaj kaŭzoj ankoraŭ ne estis eliminitaj. Li akcentis, ke la internacia komunumo devas firme defendi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN. Ĉiuj landoj devas egale trakti sin reciproke, respekti unu alian pri suvereneco kaj teritoria integreco, ne interveni en alies internajn aferojn, kaj respekti la rajtojn de aliaj landoj pri elekto de socia sistemo kaj disvolva vojo.

Marde Frederica Mogherini, supera reprezentanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, anoncis, ke membrolandoj de Eŭropa Unio konsentis liveri militan helpon al Francio.

Tiutage Mogherini diris en gazetara konferenco kun franca defenda ministro Jean-Yves Le Drian, ke Francio prezentis Eŭropan Union plumuni klaŭzon pri reciproka helpo en la konvencio de EU. Tiutage en la kunveno de defendaj ministroj el la membrolandoj de Eŭropa Unio, la ĉeestantoj konsentis liveri bezonatan helpon al Francio.

Tutmondaj esploristoj merkrede publikigis raporton pri la tibeta altebenaĵo, eksplikante median ŝanĝiĝon spertitan de la regiono dum la pasintaj du jarmiloj.

La scienca taksado pri media ŝanĝiĝo de la tibeta altebenaĵo estis organizita de la Instituto de Tibet-Altebenaĵa Esploro de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

La raporto montris klimatan ŝanĝiĝon, akvan korpon, ekosistemon kaj tersurfacon, influon de homaj aktivecoj kaj latentajn riskojn alfrontatajn de la altebenaĵo, per 26 celataj nombroj rilataj al temperaturoj, pluvokvanto, glaciejoj, akumulita neĝo kaj lagoj.

Ĝi ankaŭ prognozis median ŝanĝiĝon sur la altebenaĵo en la venonta jarcento kaj proponis serion da rimedoj por trakti similajn demandojn.

Oficiala novaĵ-agentejo de la Korea Demokratia Popola Respubliko mekrede diris al la ĉina novaj-agentejo Xinhua, ke ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon vizitos Pjongjangon en la venonta lundo kaj restos tie ĉirkaŭ kvar tagojn.

La nord-korea novaĵ-agentejo diris, ke Ban veturos al Pjongjango per aviadilo kaj atingos la Sunan-an Internacian Flughavenon, tamen ĝi rifuzis malkaŝi, ĉu li prenos la flugon de la kompanio Koryo.

La oficejo de proparolanto de ĝenerala sekretario de UN dimanĉe publikigis komunikaĵon pri la vizito de Ban al Nord-Koreio, tamen ĝi donis nenian komenton pri la vizito. La proparolanto diris, ke Ban multfoje diris, ke li volas ludi ian ajn rolon por akceli dialogon, stabilecon kaj pacon de la Korea Duoninsulo.

Okazis eksplodo marde vespere en la urbo Yola de la ŝtato Adamawa, nordorienta Niĝerio. Pli ol 30 homoj estis mortigitaj kaj 80 aliaj vundiĝis.

Loka polico diris, ke la eksplodo okazis je la 20a horo laŭ la loka tempo en iu parkejo, kiam tie kolektiĝis multaj kolportistoj. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke tiunokte okazis du eksplodoj kaj la polico jam rapidis al la okazejo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto