Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis 11a Pekin-Tokia Forumo

(GMT+08:00) 2015-10-24 15:32:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en la Ĉina Mond-Holeto inaŭguriĝis la 11a Pekin-Tokia Forumo, kunorganizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la japana neregistara organizo NPO. Jiang Jianguo, ĝenerala direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, kaj Yasuo Fukuda, eksa ĉefministro de Japanio, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolojn.

Jiang unue esprimis gratulon pro la sukcesa okazigo de la forumo. Li diris, ke en la pasinta jardeko post la establo la forumo fariĝis platformo de altnivela popola dialogo inter la du landoj kaj faris utilajn kontribuojn al disvolvado de la rilatoj inter la du landoj. Li proponis, ke pensbankoj de la du landoj devas oftigi dialogon kaj interŝanĝon inter si kaj kontribui por disvolvado de la ĉina-japanaj rilatoj.

Fukuda diris en sia prelego, ke la forumo ludas tre gravan rolon por stabila disvolvado de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio kaj li esperas, ke la ĉeestantoj faros varman diskuton kaj forĝos la forumon en platformon, kiu povas liveri konstrueman proponon por bona disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto