Vizitu Forumon

Ĉinio sukcese enorbitigis telesensan sateliton Yaogan-28

(GMT+08:00) 2015-11-08 18:39:15     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina telesenca satelito Yaogan-28 estis sendita en la kosmon je 6 minutoj post la 13a horo dimanĉe el Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en Shanxi-provinco, norda Ĉinio.

La satelito estos uzata por eksperimentoj, termezurado, taksado de produktkvanto de agrikulturaj plantoj kaj redukto de katastrofo.

Yaogan-28 estis enorbitigita per la raketo Long-Marŝo-4B, la 217a misio por la raketfamilio Long-Marŝo. Ĉinio lanĉis la unuan sateliton de Yaogan-serio, Yaogan-1, en 2006.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto