Vizitu Forumon

Wang Yi fidas pri daŭra amika diplomatio de Birmo al Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-12 17:03:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en la urbo Jinghong de la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia birma kolego U Wunna Maung Lwin, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la 1an kunvenon de eksteraaferaj ministroj pri kunlaboro de la riveroj Lancang kaj Mekongo.

Wang diris, ke Ĉinio estas tre kontenta pri la glata finiĝo de la ĝenerala elektado de Birmo. Kiel amika najbaro Ĉinio sincere esperas, ke en Birmo estos stabila politika situacio, ĉiuj etnaj grupoj kunekzistos en harmonio, ekonomio disvolviĝos, kaj politikaj partioj unuiĝos por kune konstrui la landon. Li aldonis, ke Ĉinio liveros plu al Birmo subtenojn kaj helpojn.

U Wunna Maung Lwin diris, ke Birmo kore dankas Ĉinion, ke ĝi ĉiam respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Birmo, subtenas kaj helpas Birmon realigi politikan transformiĝon kaj ekonomian disvolvadon, kaj lastatempe ĝi donis grandan kvanton da helpoj al Birmo, kiu estis trafita de inundo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto