Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov. 13)

(GMT+08:00) 2015-11-13 10:49:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou manpremis unu la alian sabate posttagmeze en Singapuro en la unua renkontiĝo inter gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo ekde 1949, malfermante historian paĝon de rilatoj inter la du bordoj. Centoj da ĵurnalistoj el la tuta mondo atestis la historian momenton en la Shangri-La Hotelo.

Xi diris al Ma, ke neniu forto povas apartigi la du flankojn de la Tajvana Markolo, kiuj apartenas al unu familio.

Xi diris en tiu historia kunveno, ke la 66-jara historio de la disvolvado de transmarkolaj rilatoj montras, ke kiom ajn da sufero la du flankoj travivis kaj kiel ajn longe la du flankoj estis izolitaj unu de alia, ili ne povas esti apartigitaj. Li aldonis, "Ni estas fratoj, kiuj estas ankoraŭ kunligitaj per nia karno, eĉ se niaj ostoj estas rompitaj."

Ĉinio sentas profundan funebron pro la morto de Helmut Schmidt, kiu servis kiel ĉefministro de la Germana Federacia Respubliko en la periodo de 1974 ĝis 1982. Li mortis en la aĝo de 96 jaroj marde tagmeze en sia hejmo en Hamburgo.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio sentas profundan funebron pro la forpaso de sinjoro Schmidt kaj esprimas sinceran simpation al lia familio.

Hong diris, ke Schmidt estis pioniro kaj impulsanto de rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. Lia morto estas granda perdo al la germana popolo kaj la internacia komunumo. Li faris rimarkindajn kontribuojn al la nacia konstruado de Germanio kaj la integriĝa procezo de Eŭropo kaj multe laboris por akceli kunlaboron kaj interkomprenon inter Ĉinio kaj Germanio.

Hong aldonis, ke Ĉinio admiras lian kontribuon kaj volas labori kun Germanio por akceli disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

La Sekureca Konsilio de UN marde adoptis rezolucion plilongigi je unu jaro la mandaton por landoj kaj regionoj al la batalo kontraŭ somaliaj piratoj, emfazante, ke piratoj kaj armitaj rabistoj en la maro minacas la liveron de humanitara helpo al Somalio kaj la regiono.

La rezolucio firme opinias, ke piratoj kaj armitaj rabistoj en la maro kaj aktivecoj de pirataj grupoj en Somalio estas gravaj faktoroj de la streĉa situacio. Ĝi reasertas, ke la Sekureca Konsilio de UN kondamnas piratadon kaj armitan forrabon en la maro kaj rimarkigas, ke la somaliaj aŭtoritatoj devas porti la ĉefan respondecon de la batalo kontraŭ tiuj agoj.

La rezolucio laŭdas Eŭropan Union kaj Afrikan Union pro iliaj klopodoj por malebligo de piratado kaj bonvenigas Ĉinion, Hindion kaj Rusion sendi kontraŭpiratajn militŝipojn al la regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto