Vizitu Forumon

Ĉinio forte kondamnas atakon kontraŭ hotelo en Malio

(GMT+08:00) 2015-11-21 13:08:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris sabate, ke Ĉinio forte kondamnas la vendredan atakon de la ĝihadista grupo Al-Murabitoun kontraŭ la hotelo Radisson Blu en Bamako, la ĉefurbo de Malio, kiu mortigis 27 homojn, inkluzive de tri ĉinaj civitanoj.

Hong diris en deklaro, ke Ĉinio esprimas indignon pro la atako kaj forte kondamnas tiun abomenaĵon. Li diris, ke ĉinaj gvidantoj atribuis grandan gravecon al la okazaĵo. La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉina Ambasadorejo en Malio tuj komencis la mekanismon de krizokaza respondo kaj savadon.

La malia registaro kaj la internacia komunumo faris grandajn penojn por la savado, sed la atakantoj tute ignoris homan konsciencon kaj faris brutalajn kaj malhomajn krimojn.

Hong konfirmis, ke kvar ĉinaj civitanoj estis savitaj. La ĉina registaro esprimis profundan aflikton kaj sendis elkoran kondolencon al la familioj de la viktimoj.

Ĉinio laboros plu kun la internacia komunumo por efike defendi la sekurecon kaj leĝajn rajtojn de ĉinaj civitanoj kaj institucioj eksterlande.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto