La 8-an de oktobro, prezidanto de la komisiono de Eŭropa Unio Jose Manuel Barroso esprimis, ke eĉ se la brita ĉefministro Gordon Brown malĉeestos, li ankoraŭ subtenas okazigon de la dua Pinta Konferenco de Eŭropa Unio kaj Afrikaj Landoj, partoprenota de reprezentantoj de Zimbabvo, en Lisbono decembre. Tion diris Barroso en la konferenco pri la eksteraj rilatoj de Eŭropa Unio, okazanta en Lisbono, ĉefurbo de Portugalio,
Barroso emfazis, ke Afriko estas kaj estos unu el la privilegie konsiderataj celoj de Eŭropa Unio. Tial li subtenas okazigi la Pintan Konferencon de EU kaj Afrikaj Landoj.
Li diris ankaŭ, ke la Pinta Konferenco de EU kaj Afrikaj Landoj estas ne kunveno rilata al nur unu lando sed komuna konferenco de EU kaj afrikaj landoj. Li persone ĉeestos al ĝi.
|