|
|
||
la hirundo
Kompare kun la granda domego kaj moderna apartamento, mi preferas loĝi en kvadrata korto, kiu ja estas mia nuna loĝejo tre proksima al la Imperiestra Palaco de Pekino. Mi do havas korton por planti arbojn kaj legomojn kaj iom drinki kun miaj amikoj sub la ombro de miaj arboj. Ne atendite, ke ankaŭ iu hirundo ŝatas tian kortan vivon kaj "ŝtele" transloĝiĝis sub la aleron de mia domo. Mi ege ĝojas pro la nova "kunloĝanto" kaj, iutage, antaŭ mi "ŝtele" fotis ĝin.
Ye Nianxian el Pekino
s-ro Ye Nianxian
Vortoj de redaktorino Shanshan:
S-ro Ye Nianxian estas veterana esperantisto de Pekino, la nuntempa ĝenerala sekretario de Pekina Esperanto-Asocio. Li loĝas en iu kvadrata korto kaj estas ege gastama homo, kiu ofte regalas en- kaj ekster-landajn esperantistojn en sia korto. Do, eble ankaŭ la hirundo sentis lian gastamon kaj decidis loĝi kun li, ĉu ne?
Koran dankon al s-ro Ye pro lia livero de la fotoj. Se ankaŭ vi volas publikigi viajn fotojn kaj vortojn en nia ret-paĝo, bonvole kontaktu min laŭ eufonia@saluton.net .
Sincere via, Shanshan
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |