|
|
||
(fakprelego de prof-ro Reinhard Selten okaze de ricevo de honordoktora distingo )
La ekonomika fakultato de la Universitato Göttingen en Germanio distingis la Nobel-premiitan profesoron Reinhard Selten per honordoktora titolo.
Dum la la festa laŭdado prof-ino Claudia Keser (kiu iam mem eklernis Esperanton), diris kelkajn frazojn en bonkvalita Esperanto al la tuta aŭskultantaro.
La distingan sesion partoprenis multaj eminentaj profesoroj el Germanio kaj eksterlando. Dum la festo oni kelkfoje menciis Esperanton, eĉ sian fakan prelegon prof-ro Selten mem komencis en la Internacia Lingvo.
Karaj amikoj, se vi volas aperigi fotojn en nia retejo, bonvole vin kontaktu kun Lina lina68@tom.com.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |