Vizitu Forumon

ZAMENHOFA TAGO EN VALENCIO (HISPANIO)

(GMT+08:00) 2010-02-04 16:29:45

La 30an de januaro en hispana Valencio oni festis la 150an datrevenon de la naskiĝo de Doktoro Zamenhof.

Komence de la aranĝo okazis libera babilado inter la membroj de la Valencia Esperanta Grupo. Poste s-ro Sempere, prezidanto de la Valencia Esperanta Grupo, parolis kelkajn vortojn rilate al la festo.

S-ro Angelo Garcia bele kaj interese prelegis pri Esperanto kaj Zamenhof kun riĉa historia enhavo.

Tuj poste Augusto Casquero prezentis pere de la komputilo informojn pri Esperanto en Ĉinio, kaj diversajn salutvortojn, en video, de ĉinaj samideanoj. Speciale kortuŝitaj estis ĉiuj post la prezentado de ĉinaj infanoj, kiuj kantas kaj parolas Esperante. Ĉiuj estis ravitaj ankaŭ de la video-saluto sendita de la juna ĉina esperantistino Li Fei por tiu okazintaĵo.

S-ro Luis Salag amplekse parolis pri Esperanto en radio.

Por fini, ĉiuj aŭskultis la himnon de Esperanto, en interesa flamenka versio.

Kaj kompreneble, kiel kutime, ĉio finiĝis en restoracio, kie ĉiuj gaje bankedis kaj ĝuis la frandaĵojn.. Partoprenis la aranĝon 25 samideanoj el 5 urboj.

(La informo kontribuita de hispana esperantisto s-ro Augusto Casquero)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto