Vizitu Forumon

Afrika Kompilo

(GMT+08:00) 2010-05-12 15:23:53

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni prezentos al vi "Afrikan Kompilon", albumon nove produktitan de Vinilkosmo. Antaŭ ĉio, bonvole aprecu kanton titolitan "La bela floro".

En 1996, Vinilkosmo jam kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj en Germanio kaj en Francio, por Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

En 2007, Vinilkosmo lanĉis la projekton AFRIKA KOMPILO per alvoko al pluraj afrikaj Esperanto-artistoj el Kongolando, Togo, kaj Madagaskaro; Vinilkosmo ricevis plurajn reagojn, sed malgraŭ la klopodoj, malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn.

La projekto AFRIKA KOMPILO havis malfacilaĵojn pro manko de rimedoj, neekspluatebla muzikmaterialo pro kvalitmanko, kaj ankaŭ ĉar la projekto ekstartis dum la disko-krizo.

Sed finfine en 2009 kun la starigo de la muzika projekto de Konga Espero, la kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj titoloj de Dido Fundu de Vigla Muziko, la AFRIKA KOMPILO povis finfine efektiviĝi.

Karaj amikoj, nun bonvole aprecu el la albumo "Afrika Kompilo" kanton titolitan "Knabino".

Tiu ĉi kompilo kunigas du albumetojn: Kiu lingvo? de Konga Espero kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas kaj 3 titoloj de la bando de Dido Fundu, Vigla Muziko. Ili estis miksitaj, mastrigitaj, kaj kompilitaj en la Studio de Vinilkosmo sur la sama disko sub la titolo AFRIKA KOMPILO, kaj eldonita de Vinilkosmo.

Tiu ĉi projekto efektiviĝis dank' al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongolando, Germanio, Hispanio kaj Francio.

Karaj amikoj, nun bonvole aprecu el la albumo kanton titolitan "Nur landllimoj nin disigas".

En la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, pluraj Esperanto-artistoj fuĝis el Kongolando al Eŭropo pro la milito kaj partoprenis en Vinilkosmo-Kompil' Vol. 2 en 1996. La 18-an de majo 2005, Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj kongolandanoj post 16 jaroj de ekzilo. Post reveno en Kinŝaso, Denizo Rock Tamba reaktivis muzike en Kongolando kaj renkontis aliajn artistojn. Dum la seminario de ILEI, kiu okazis en Kinŝaro, renkontiĝis pluraj Esperanto-artistoj, aŭtoroj kaj komponistoj el diversaj lokoj de Kongolando, kaj havis ideon krei muzikgrupon kun diversaj aliaj muzikistoj sub la nomo Konga Espero. Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj, en 2009 ili sukcesis registri en kinŝasa studio 8-titolan albumeton Kiu Lingvo?, kaj konsentis aldoni ĝin kadre de la projekto Afrika Kompilo.

Karaj amikoj, nun bonvole aprecu el la albumeto "Konga Espero" kanton titolitan "Malpaco en Afriko".

Dido Funda komencis muziki kaj kanti en la nacia lingvo lingala en 1985 en Mbanza-Ngungu en la provinco de Basa Kongolando kiam li ankoraŭ estis en lernejo. Li faris sian unuan koncerton en la Universitato ISP de Mbanza-Ngungu.

Post eklernado de Esperanto, Dido Funda ekkantis premiere en la internacia lingvo en 1993 kaj nomis la novan Esperanto-muzikgrupon "Vigla Muziko". Nuntempe la muzikgrupo lokiĝas en Kinŝaso.

En tiu ĉi disko, Dido Funda aŭtoras, komponas kaj kantas siajn proprajn kantojn kun akompano de Djo Mass, Mastaki Bafa, Lidjo, Wadadi kaj Mamie Biyela.

Karaj amikoj, nun bonvole aprecu lian kanton "Danko al Zamenhof".

Theophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28-an de julio, 1960, en la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongolando, Kinŝaso.

Mayoma esperantistiĝis en la jaro 1983 kaj ekkantis kaj ekverkis Esperanto-kantojn en la jaro 1985. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantas sola kaj memverkas kaj komponas siajn Esperanto-kantojn, sen ludi instrumenton.

Mayoma ŝatas aŭskulti muzikon el diversaj mondpartoj, tial plaĉas al li verki kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo Esperanto.

Je la komenco li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, Esperanto-grupoj, aŭ asocioj por trovi Esperanto-kantiston, sed tio ne sukcesis.

Poste li provis surbendigi la kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 usona komponisto David Gaines respondis, surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede.

Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj li ekserĉadis denove aliajn artistojn kaj produktistojn, malsukcese.

Finfine en 2006, Jomo, la fama tuluza artisto, afable konsentis, kaj komence de 2007, Jomo ekregistris plurajn el liaj kantoj por eventuale eldoni ilin kadre de afrika kompilprojekto lanĉita de Vinilkosmo.

Karaj amikoj, nun bonvole aprecu kanton titolitan "Lasu min fari la muzikon"!

Por ŝatantoj de Esperantaj kantoj, la nomo "Vinilkosmo" estas bone konata. Ĝi estas sendependa kaj profesia disko-eldonejo, produktejo kaj distribuejo de E-kantoj. Ĝi sin dediĉas al kunlaboro kun bandoj kaj artistoj en ĉiuj eblaj aktualaj muzikstiloj. Ĝia agadkampo estas tutmonda, celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

Karaj amikoj, akompanate de la lasta kanto titolita "Afriko ne estas vendenda", ni finu la prezenton de la albumo "Afrika Kompilo". Koran dankon pro via aŭskulto!

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto