Vizitu Forumon

Fek al Esperanto, albumo de la Pafklik

(GMT+08:00) 2010-05-19 09:03:39

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni prezentos al vi albumon "Fek al Esperanto". Antaŭ ĉio, bonvole aprecu fragmenton de kanto titolita "Forkapta Operaco".

Karaj amikoj, vi ĵus aprecis kanton titolitan "forkapta Operaco" de la albumo "Fek al Esperanto". Ĝi estas la unua albumo de la Pafklik. Ĝi aperis en decembro, 2008. "Fek al Esperanto" estas ankaŭ la titolo de 2 kantoj en la albumo. Tiuj 2 kantoj havas preskaŭ la samajn tekstojn, unu estas rokversio kaj la alia G-funka versio. Karaj amikoj, nun bonvole aprecu samtitolan kanton "Fek al Esperanto" en roka versio.

Karaj amikoj, ni daŭrigu prezenton pri la albumo "Fek al Esperanto". Ĝi estas la unua albumo de hiphopo en Esperanto. Ĝi estis registrita en la studio de Vinilkosmo en Tuluzo, kaj la tekstoj estis korektitaj kaj reviziitaj. La kantoj estis verkitaj de Platano kaj Katakana, muziko estis produktita de Katakana. Nun bonvole aprecu "La Povo", alian kanton de la albumo.

Karaj amikoj, nun lasu nin turni vian atenton al la bando "La Pafklik". Ĝi estas Esperantparolanta hiphopa duopo, kiu unue koncertis en 2006, dum Festo en Francio. Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj, Platano kaj Katakana. Platano repas kaj skrapumas, dum Katakana komponas muzikon kaj repas.

La Pafklik jam koncertis en Francio, Pollando, Germanio, Slovakio antaŭ esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Okazis koncerto en Parizo en ne-esperantista medio. Karaj amikoj, bonvole aprecu kanton titolitan "Fino de La Mondo" antaŭ ol ni daŭrigu la prezenton.

Karaj amikoj, bonvole aŭskultu plu nian prezenton pri la albumo "Fek al Esperanto" kaj la bando "La Pafklik". La 22-an de decembro 2008, la Pafklik eldonis sian unuan albumon, kiu ankaŭ estis la unua rep-albumo tute en Esperanto, "Fek al Esperanto". La temoj de la kantoj estas diversaj, de humuraj kaj ironiaj tekstoj, kanabo kaj alkoholo, ĝis soci- kaj politik- kritikoj.

Karaj amikoj, en la kanto "Facilas" ni finu la prezenton pri la albumo "Fek al Esperanto" kaj la bando "La Pafklik". Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto