Vizitu Forumon

Fablo pri la lernema kato kaj la kuraĝa muso

(GMT+08:00) 2012-09-19 15:01:56

 Mi ne rememoras, kial, kaj ekde kiam, ili du – la musa familio kaj la kata kompanio – jam de longa, longa tempo malamegis unu la alian. Ili loĝis – same jam delonga tempo – en tre granda, duetaĝa domo, al kiu apartenis ankaŭ vasta subtegmentejo kaj ideala kelo; ni povas diri, eĉ lukse, ĉar ne ĝenataj de kretenaj kaj agresemaj hundaĉoj, tro multaj stultaj homoj, insidemaj serpentoj, kaj bonŝance eĉ puloj ne tro multiĝis. La domo staris meze de iam bele prizorgita ĝardeno, kie nun sufiĉe da kaŝlokoj kaj ĉasterenoj troviĝis, kaj la ĝardeno kun tiu domo staris ĉe renkontejo de arbaro kaj kamparo. Oni malfacile povas imagi pli idealan lokon por kata aŭ musa vivo. Tamen, ilian ĉiutagon amarigis, ekcitis kaj ĉagrenis la malamo, timo, venĝemo.

La multnombra musa familio, laŭ la iniciato de la musa patro, Cincin, ĵuris, ke neniam, neniel ili pardonos aŭ eĉ forgesos pri la mistera malapero de la tre juna muso-fileto Titio, pri kio kulpis, plej verŝajne la tie loĝantaj katoj. Post longa serĉado kaj enketado ili trovis neniun spuron pri la kulpeco de la katoj, pri la krimfaro de la katoj Cincin estis plene konvinkita. Dume la familio signife multnombriĝis, ĉar por alporti ioman ĝojon al tiuj funebraj tagoj, patro Cincin ofte vizitadis siajn ĉef- kaj vicedzinojn. Sekve de tio naskiĝis – inter multaj aliaj – ankau Titinjo, aparte ĉarma filineto, sunradieto de la familio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto