Vizitu Forumon

Omaĝe al juneco <1> --- Kion la tempo ŝtelas?

(GMT+08:00) 2014-01-29 14:40:10     Redaktoro:Shanshan


Kio estas juneco? Rapideco kaj pasio? Konfuzo? Somera pluveto? Aŭ neforgesebla korbato? Karaj amikoj, en la venontaj tri tagoj, ni diskutos pri tio. Bonvole aŭskultu serion da programo Omaĝe al juneco, prezentita de Shanshan kaj niaj karaj samideanoj diverslandaj.

Flama (vjetnamo, 25-jara): Mi estas Flama, fakte mia vjetnama nomo estas Nguyễn Thị Phượng. Mi venas el Vjetnamio kaj mi estas 25.

Suziku (japano, 21-jara): Mia nomo estas Suzuki Kazeto. Mi venas el Japanio kaj estas studento de universitato. Mi havas 21-jaraĝon.

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Mia nomo estas, tre bona nomo ĉu ne! Eterne juna!

Gabrielo (32-jara): Mi estas Gabrielo. Mi estas duona italo kaj duona brito.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Mia nomo estas Eruda Li, kaj la aĝo ĉu mi rajtus iomete kaŝi? Mi jam estas pli ol 40 jaraĝa.

Augusto (hispano, 78-jara): Mi estas Augusto el Hispanio. Mi estas tre juna kaj havas nur 78-jara! Multaj ĉinoj demandas, kiom jara vi estas? Mi ĉiam respondas 25.

Shanshan: Ĉu vi pensas, ke via koro aĝas 25?

Augusto (hispano, 78-jara):  Mi ne havas koron.

Shanshan: Oh?

Augusto (hispano, 78-jara): Multaj homoj diras al mi, ke via koro estas juna. Tio signifas, ke vi estas maljuna.

Shanshan: Kio estas via difino pri juneco?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Mi ne tre pensas pri juneco, mi simple vivas laŭ mia koro. Kaj por mi la difino pri juneco estas la homo, kiu havas malferman koron kaj malferman menson por la mondo.

Suziku (japano, 21-jara): Juneco estas grava por ĉiuj aktivuloj.

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Homoj diras, ke Juna, se pasis tempoj, ĉu via nomo fariĝos Maljuna?

Shanshan: Ĉu ŝanĝos?

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Ne ne, tute ne! Eterne juna!

Gabrielo (brito, 32-jara): Juneco estas en la koro, dependas pri via menso ŝtato. La alia estas rigardi la aĝon. Almenaŭ en Eŭropo ĝis 40 jaroj vi ankoraŭ estas vestita kiel junulo. Averaĝa aĝo de popolo ĉiam plialtiĝas en Eŭropo. Do ankaŭ pro tio la difino pri juneco plialtiĝas.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Laŭ la ĉina ideografiaĵo, la signifo de juneco estas verda printempo. Oni semas en tiu ĉi sezono. Sen semado sen rikordo.

Augusto (hispano, 78-jara):  Homoj junaj aspektas maljunaj aŭ maljunaj aspektas junaj dependas de la entuziasmo, la decido ion fari.

Shanshan: Ĉu vi timas maljuniĝon?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Mi tute ne volas pensi pri tio, mi volas ĝui nur nuntempe.

Suziku (japano, 21-jara): Ne timas, sed mi ŝatas junulon!

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Mi timas, ke se mi maljuniĝos, mi fariĝos malaktiva. Aliaj mi ne timas.

Shanshan: Ĉu vi timas, ke via vizaĝo ŝanĝiĝos?

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Ah, certe jes! Mi volas, ke mia vizaĝo kaj korpo ne ŝanĝiĝu eterne.

Gabrielo (brito, 32-jara): Kompreneble neniu ŝatas maljuniĝon. Sed ankaŭ estas pozitivaj flankoj. Ekzemple vi ricevas pli da respekto pro via aĝo, precipe en aziaj landoj.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Ne. Fakte mi eĉ deziras esti iom pli matura, kiam mi estis juna. Mi pensas, ke kiam homoj estas pli maturaj, oni scias kion ili devas fari kaj povas elekti bonan kaj ĝustan vojon.

Augusto (hispano, 78-jara): Ne. Kial? Vivo estas vivo. Vivo komenciĝas kaj finiĝas.

Shanshan: Iuj junaj homoj, ili tre tre timas maljuniĝon.

Augusto (hispano, 78-jara): Ĉefe ĉinoj.

Shanshan: Ĉefe ĉinoj?

Augusto (hispano, 78-jara): Ĉinoj multe timas maljuniĝon kaj multe parolas pri tio kaj timas pri tio. Vidas kio estas sana, kio estas malsana. Kaj multaj ĉinaj tradicioj parolas pri "kion fari por longe vivi".

Shanshan: Ĉu vi ne volas longe vivi?

Augusto (hispano, 78-jara): Mi jam vivis longe. Ekde nun ĉio kion mi vivos, estos donaco por mi.

Shanshan: Ĉu vi timas morton?

Augusto (hispano, 78-jara): Ne. Kial? Mi estas bona homo. Bonaj homoj kiam mortas iras al la ĉielo.

Shanshan: Ĉu vi povas imagi vian vivon kiam vi estos 30?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Nu, ah, mi loĝas en Vjetnamio. Tie havas iom da premoj. Se mi ne edziniĝos mi havos premon, se mi edziniĝos, mi ankaŭ havos premon.

Suziku (japano, 21-jara): Eble mi laboros. Mi volas fariĝi ĵurnalisto kaj volas edziĝi kiel eble plej frue.

Shanshan: Ĉu vi sopiras la vivon kiam vi estis pli ol 20-jaraĝa?

Gabrielo (brito, 32-jara): Fakte kiam mi estis 20 jara, mi multe eliris sensekvajn vesperojn kaj tute ne laciĝi. Nuntempe povas eble festi du sinsekvaj noktoj, sed la tria mi devas ripozi.

Eruda Li (ĉino, pli ol 40-jara): Jes, jes, mi sopiras. Sed tempo estas kiel fluanta akvo. Se ĝi forflugos, neniam revenos. Do pro tio, ni devas ŝpari nian valoran tempon.

Augusto (hispano, 78-jara): Ne. Antaŭe okazis antaŭe kaj nun estas nun. Mi vere ne rememoras ion speciale. Ĉar por mi la plej grava afero estas ĉiu-tage kion fari. Mi sopiras nur tio, ke antaŭe mi kuris maratonon, nun mi ne povas kuri.

Shanshan: Ĉu vi povas imagi vian vivon kiam vi estos 60 jaraĝa?

Flama (vjetnamo, 25-jara): Do mi ne scias kiom longe mi vivos. Sed por mi, se mi povus vivi ĝis 70, tio jam estos feliĉo. mi eble ne deziras pli. Mi esperas, ke bona sano, kaj speciale en mia menso ne estas iom komplika aŭ neforgesebla. Kaj mia koro ankoraŭ estos malfermi por ricevi multajn konojn kaj novajn aferojn de nova mondo.

Suziku (japano, 21-jara): Eble mi jam mortis.

Shanshan: Ĉu vi ne kredas, ke vi povos vivi post 60?

Suziku (japano, 21-jara): Jes, mi ne kredas. Mi ne komprenas, kial homoj volas vivi tre longe.

Ce Juna (el Suda Koreio, 27-jara): Mi volas vivi en kamparo kune kun diversaj bestoj.

Gabrielo (brito, 32-jara): Estas fama kanto de The Batels "When I'm 64", kiu povas reprezenti mian koron. When i get older losing my hair, many years from now……

Shanshan: Beatles kantas: Kiam mi maljunuĝos kaj perdos mian hararon post multaj jaroj, ĉu vi ankoraŭ sendos valentenan kaj naskiĝtagan saluton kaj botelon da vino? Se mi estus ekstere ĝis la 2:45 nokte, ĉu vi ŝlosus la pordon? Kiam mi 64-jariĝos, ĉu vi ankoraŭ bezonas min kaj manĝigos min? Karaj amikoj, kion vi faros, kiam vi estos 64-jara? Mi estas Shanshan. Ĝis morgaŭ.

【Koran dankon al s-ro Michael Boris Mandirola pro la intervjuoj, faritaj de li.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto