Vizitu Forumon

Omaĝe al juneco <2> ---Ne demandu min kio signifas 30-jaraĝon

(GMT+08:00) 2014-02-12 17:24:57     Redaktoro:Shanshan

 

Ja en la kuranta jaro, kiam mi pasigis mian 30an naskiĝtagon kun kvieta mieno, sed melankolia animstato, mi ne ŝatis, tiujn kiuj demandis pri mia aĝo, ĉar mi tute ne estas preta. Kian senton aliaj homoj havis kiam ili estis 30-jara? Aŭ kian imagon junuloj havas pri sia 30-jaraĝo? Mi soife volas scii.

Giorgio (italo, 17-jara): Mi estas Giorgio, kaj havas 17-jarojn.

Ileana (danlandano, 78-jara): Mi nomiĝas Ileana. Mia aĝo? Do al virinoj oni ne demandas la aĝon. Sed se vi tamen volas scii, mi estas 78-jaraĝa.

Boris (italo, 25-jara): Mi nomiĝas Michael Boris kaj mi aĝas 25.

Paula (italo, 48-jara): Saluton, mi estas Paula, kaj mi estas 48-jaraĝa.

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): Mia nomo estas Zhang Dali, Esperante Fortego. Mi estas 62-jara.

Shanshan: Kion signifas la aĝo de 30-jaroj por vi?

Giorgio (italo, 17-jara): Fakte mi ne scias kia estos mia 18-jara. Sed mi pensas, ke havi 30-jarojn signifas labori kaj esti memzorganto.

Ileana (danlandano, 78-jara): Oh, tio estis iom antaŭ longe. Estis bela aĝo! Mi estis en Danlando kaj iris al Universalaj Kongresoj. Kompreneble la aĝo venas kiel baro por kelkaj eble fizikaj aferoj. kiam mi estis 30-jaraĝa, mi pensis, ke mi povos stari ĉion, paraŝudi se mi volas. Nun mi ne povas aŭ ne havas pli emon.

Boris (italo, 25-jara): Laŭ mi, 30-jaroj estas la fino de junulaĝo. Eĉ en Esperanto-movado, tio estas oficiale la maksimuma aĝlimo por junularaj organizoj. Do ia sence estas kiam oni transiras al nova nivelo. Ĝis tiam oni provas plurajn aferojn, oni ŝanĝas plurajn laborojn, purajn virinojn, aŭ plurajn landojn. Aŭ eĉ oni sufiĉe riproĉas. Sed poste venas la tempo por iom stabiliĝi. (2:40)

Paula (italo, 48-jara): Signifis geedziĝon, bonan laboron, kaj sufiĉe da amuziĝo.

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): Tiam mi laboris 8 jarojn. Mi estis lerta en mia posteno kaj povas plenumi diversajn taskojn sola. Iuj kolegoj eĉ fariĝas grupoestro.

Shanshan: Ĉu vi estis iom melankolia kiam vi estis aŭ estos 30-jara?

Giorgio (italo, 17-jara): Mi esperas, ke ne. Tamen mi ne povas scii.

Ileana (danlandano, 78-jara): Ne. Mi dum la tuta vivo ne tiel fokusigas al mia aĝo. Kaj eĉ nun mi tute forgesas kiom aĝa mi estas.

Boris (italo, 25-jara): Iomete jes. Ĉar finiĝas junuleco. Sed mi kredas ankaŭ, ke mi estos kontenta je kio mi atinginta.

Paula (italo, 48-jara): Ne tro. Sed tamen estis iu grava momento por mi. ĉar mi komprenis, ke mi ne plu estas tiel juna kiel antaŭe.

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): Mi estis iomete melankolia kiam mi 30-jariĝis. Tiu tempe estis periodo ĉe la fino de la kultura revolucio kaj antaŭ la reformado kaj malfermo. Ni, laboristoj ne laboris kvankam ni ĝustatempe atingis la laborejon kaj ĝustatempe hejmeniris. Dum la labora tempo ni faris nenion krom ludi ŝakojn kaj kartaron.

Shanshan: Ĉu vi povos imagi kion vi faros en 30-jaraĝo?

Giorgio (italo, 17-jara): Mi esperas esti laboranta. Memzorgi min.

Boris (italo, 25-jara): Mi kredas, ke mi daŭre Esperanto-agados. Kaj pri mia persona vivo, esperinde, apud mi estos virino kun kiu interami, kun kiu mi kune dividu mian vivon. Kaj esperinde, ke mi havus stabilan laboron.

Shanshan: Kion vi faris en 30-jaraĝo?

Paula (italo, 48-jara): Mi festis. Mi tion memoras. Sed mi ne faris apartan vojaĝon aŭ apartan stultaĵon, kiel kelkaj miaj amikoj faris. Mi simple festis kun miaj amikoj kaj parencoj. Mi ĝojis.

Ileana (danlandano, 78-jara): Kiam mi estis 33, mi naskis mian filinon. Kaj tio estis tre feliĉa afero.

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): Ĝuste tiam mi komencis lerni Esperanton. Tiam mi havis multe da tempo por lerni. Aŭ en laborejo aŭ en mia hejmo. En laborejo, kiam aliaj ludis, mi lernis.

Shanshan: Ĉu ekzistis iuj aferoj, kiujn vi planis fari en la aĝo de 30, tamen vi neniam faris, aŭ eĉ ne volis fari?

Paula (italo, 48-jara): Ne, ne apartaj. Je la aĝo de 32 jaroj, mi fariĝis patrino. Kaj tion mi volis fari antaŭe. Sed oni ne povis kaj la situacio ne permesis ĝin.

Ileana (danlandano, 78-jara): Oh, tio estas iom cerbuma afero. Mi ne memoras tiel bone. Mi ĉiam volis interesiĝi pri multaj aferoj.

Zhang Dali (ĉino, 62-jara): En mia antaŭa duonvivo , estis du aferoj ne plenumitaj. Unu estas studi en universitato, la alia estas elbaki mian filon kiel denaskan esperantiston. Mi praktikis, sed ne sukcesis. La unuan mi neniel plenumos, dum la duan mi nepre plenumos, kiam mi havos nepon aŭ nepinon.

Shanshan: Ĉu vi sopiras pri via junaĝo?

Paula (italo, 48-jara): Kelkfoje jes. Ĝuste ĉar mi estis pli energia. Mi sukcese faris pli da aferoj kun pli da rapideco.

Ileana (danlandano, 78-jara): Ne, ne. mi ne sopiras. Ĉia aĝo havas sian propran ĉarmon.

Ne demandu min, kio signifas 30-jaraĝon. Vi ja havas vian propran respondon! Mi estas Shanshan, ĝis morgaŭ.

【Koran dankon al s-ro Michael Boris Mandirola pro la intervjuoj, faritaj de li.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto