Vizitu Forumon

Emanuele Regano kaj la piemonta lingvo

(GMT+08:00) 2014-04-09 16:05:33     Redaktoro:Shanshan


Saluton karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. Ekde la 1-a de marto ĉi-jare la programo de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia iom ŝanĝiĝis. Mi kredas, ke iuj fidelaj aŭskultantoj jam rimarkis tion, ĉu ne! kompreneble ankaŭ la programero Inter Ni havas sian novan formon. Ĝi aŭskulteblas ĉiu-vendrede kun la longeco de ĉirkaŭ 20 minutoj. En la programero, mi prezentos al vi intervjuojn de mi kaj de la programkunlaborantoj, legadon de belaj E-legendoj, informojn de Esperantujo, kontribuon de esperantistaj amikoj kaj tiel plu.

Hodiaŭ ni fokusiĝas al s-ro Emanuele Regano, estrarano de Itala Esperantista Junularo. Li ankaŭ estas aktivulo por la piemonta lingvo. En Italio troviĝas diversaj naciminoritataj lingvoj, la piemonta lingvo ja estas uzata en la regiono Piemonto, nordokcidenta Italio. Enmanuele aktive agadas por protekti ĝin. Ĉu ekzistas kontraŭdiro defendante la lokan lingvon kaj antaŭenpuŝante la internacian lingvon Esperanto? Kio estas la respondo de Emanuele? Bonvole aŭskultu la intervjuon, faritan de Michael Boris, itala esperantisto, nia kunlaboranto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto