Vizitu Forumon

Eldoniĝis verko pri esploro de la historio de la Esperanto-movado en Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-06-09 10:24:05     Redaktoroļ¼šSelena

En la 31a de majo Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunvenon por celebri la eldonadon de la verko de Hou Zhiping, eksa vicdirektoro de la gazeto El Popola Ĉinio, pri esploro de la historio de la Esperanto-movado en Ĉinio.

Hou laboris en la gazeto El Popola Ĉinio sur la posteno de redaktoro, raportisto kaj eĉ de vicdirektoro kaj okupiĝas pri esploro de Esperanto-movado en Ĉinio dum la tuta vivo. La libro estas resumo de liaj esploroj.

Hou diris, ke la lastaj 40 jaroj estas lia ora tempo.

Li ofte pasigis sian tempon en bibliotekoj por kolekti materialojn. Ĉar tiam ne troviĝis kopiaparato, li mem faris transskribon de tiuj kolektitaj materialoj. Manto-o (ĉina vaporumita pano) estis lia tagmanĝaĵo. Li sentis tre ĝoja pro kontenteco pri la esploro, malgraŭ simpla vivkondiĉo.

Al la kunveno ĉeestis ankaŭ ĉinaj vetaranaj esperantistoj kaj aliaj samideanoj.

Tan Xiuzhu, eksa prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo faris parolon dirante, ke la kontribuo de Hou al la ĉina Esperanto-movado estas evidenta. Li faris profundan esploron pri ĉi-rilata afero kaj publikigis multajn artikolojn en Esperanto-gazetoj. Tio ludis gravan rolon por konigi la ĉinan Esperanto-movadon kaj disvastigi Esperanton. Laŭ ŝi, estas malfacile por homoj ligi teorion kun normala praktiko. Ĝuste pro firma konvinko kaj profunda kompreno pri ideo de Esperanto, kiu impulsas Hou fari tian esploron. La libro ne nur estas respekto al liaj esploroj sed ankaŭ estas kontribuo al la ĉina Esperanto-movado.

Ankaŭ japana esperantisto Usui Hirojuki laboranta kiel redaktoro en E-sekcio de El Popola Ĉinio, parolis pri sia opinio pri la libro. Laŭ li, estas tre grave, precipe por junaj esperantistoj scii historion. Ĉar per tio ili povas klarigi situacion de Esperanto-movado de sia propra lando al samideanoj en la aliaj mondpartoj kaj scii sian cirkonstancon.

Fine de la kunsido sinjoro Hou Zhiping sciigis, ke en la venonta jaro eldoniĝos alia libro pri ĉinaj esperantistoj. Estas kredeble ke la libro liveros riĉan enhavon por esploro de la ĉina Esperanto-movado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto