Vizitu Forumon

Okazis memorigkunveno pri la 30-a datreveno de la fondiĝo de Tianjin-a Esperanta Asocio

(GMT+08:00) 2015-10-26 17:13:30     Redaktoroļ¼šPluveta

La 25-an de oktobro, en ĉina urbo Tianjin, okazis memorigkunveno pri la 30-a datreveno de la fondiĝo de Tianjin-a Esperanta Asocio. Preskaŭ 100 homoj, lokaj kaj venintaj el Pekino kaj Dandong, ĉeestis al la kunveno.

En la memorigkunveno, Han Zuwu, eksa direktoro de Tianjin-a Esperanta Asocio, retrorigardis la historion de la asocio en la pasintaj 30 jaroj. Samtempe li elmetis kelkajn pensojn pri la estonteco de la asocio. Li ankaŭ prezentis multajn malnovajn fotojn, kiuj elvekis rememoron pri la pasinteco.

Luan Huiqin, nova direktorino de Tianjin-a Esperanta Asocio, parolis en la memorigkunveno. Ŝi unue dankis multajn homojn pro ilia kontribuo al la disvolviĝo de Tianjin-a Esperanta Asocio. Luan ankaŭ elmetis proponojn pri la estonta disvolviĝo de la asocio, kaj esprimis volon por kunlabori kun aliaj esperantaj organizoj, lokaj entreprenoj kaj lernejoj por antaŭenpuŝi disvolviĝon de Esperanto en Tianjin.

Por celebri la datrevenon multaj esperantistaj pentristoj donacis pentraĵojn al la asocio. Post la kunveno, okazis ankaŭ prelegoj pri Esperanto.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto