Vizitu Forumon

"Amo", kantoj de Xu Wei

(GMT+08:00) 2012-01-19 18:26:32

Ĉina Radio Internacia, mi estas Shanshan. Mi bonvenigas vin al hodiaŭa programero. Xu Wei estas ĉina kantisto posedanta efektivan povon. Post 10-jara klopodo, li atingis kulminon foje kaj refoje en la muzikaj kreaĵoj. Kaj li ankaŭ plenumis sian muzikan sonĝon, ke li fariĝu eminenta kreiva rokenrolisto. En hodiaŭa programero, mi prezentu al vi Xu Wei kaj liajn kantojn.

Xu Wei naskiĝis en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi en la jaro 1968. En la jaro 1994, li venis al Pekinon por serĉi ŝancon, kunportante siajn verkojn. Tiam, jam emerĝis liaj talento kaj kreiva kapablo, kio estis alte atentata interne de la muzika rondo. En la jaro 1997, li lanĉis la unuan rokenrolan albumon "Aliloke". Ĉiuj kantoj de la albumo rakontis pri lia vivo. Lia soleco kaj melankolio flugas sur la melodio kun plena kontenteco. Post lanĉo, la albumo fariĝis surprizo en la tuta muzikrondo. En la situacio sen ia ajn diskonigo, la vendkvanto atingis 500 milojn. Kaj la nomo Xu Wei estas konita de pli multaj homoj.

Nun vi aŭskultas "Mia aŭtuno", la titolan kanton de la albumo. La kanto temas pri tio, ke neniu atentas pri aŭtuno de la urbo, la sunlumo ekster la fenestro estas brila, sed mi ne sentas varmon. En senhelpaj noktoj, mi sencele piediras, la feliĉo estas ankoraŭ tiel malproksima, ke mi tute ne povas vidi.

En moderna socio, aperis unu post alia la troaj deziroj kaj malfeliĉoj, sed rokenrolo per siaj propraj melodio, ritmo kaj eksplodforto fariĝis plej bona maniero por elverŝi homajn prematajn sentojn. Sub la cirkonstancoj, Xu Wei fariĝis elita rokenrolisto. Liaj kantoj reflektas la cirkonstancojn per liaj propraj spertoj dum lia kreskado kaj rakontas pri lia vivo kaj la kresko de la generacio per poezia romantika sento.

En la jaro 2000, Xu Wei lanĉis la duan albumon "Tiu Jaro". Komentistoj opinias, ke tio estas la plej bona albumo en ĉina rokenrola historio. Kaj tio ankaŭ antaŭenpuŝis Xu Wei al la alta tajdo de lia muziklaboro. Nun vi aŭkultas la sam-titolan kanton de la albumo "Tiu jaro". La vortoj estas tio, ke de la lastaj jaroj, vi ankoraŭ kuras senĉese, tamen en la vido morgaŭ ankoraŭ estas iluzia. La pura idealo antaŭ ekzistado estas tiel flagila. Starante sur la luksa strato, vi ne povas trovi la direkton antaŭen kaj sentas senprecedencan konfuzon.

La antaŭaj du albumoj prezentis al liaj muziksekvantoj la temperamenton solecan kaj melankolian. En la jaroj 2002 kaj 2004, li lanĉis 2 albumojn "Tempo Promenas" kaj "Ĉiu minuto estas Nova". La albumoj plimulte priskribas la koron trakvilan kaj malkaŝeman. El la ŝanĝiĝanta koloro de la muziko, oni povas trovi lian plej internan turnon de negativa kaj pesimisma al aktiva kaj optimisma.

Nun vi aŭskultas la kanton "Perfekta Vivo" el la albumo "Tempo Promenas". La ritma melodio kaj entuziasma prezento eble alportos al vi konsolon kaj ĝojigos vian emocion en la streĉa urba vivo.

La vortoj estas tio, ke en juneco, ni ne decidis nin mem, ĉar en nia spirito brulis la sonĝo. En juneco, ni senbride vivas, lasante la tempon galopi kiel akvoflugo. Ni sentu frenezecon, sentu solecon, sentu ĝojon, tio estas nia perfekta vivo.

En la du albumoj "Tempo Promenas" kaj "Ĉiu minuto estas Nova", Xu Wei ekpriskribis la ĝojan vivon, sonĝon en la koro kaj ekadmiris amon. En liaj verkaĵoj, aperis pli multaj bonaj melodioj kaj admiraj vortoj kaj perdiĝis la antaŭaj negativaj kaj pesimismaj sentoj. La kantoj de la albumoj prenis nomojn kun belaj vortoj en la vivo, ekzemple Perfekta Vivo, Promeso, Vojaĝo, Ĉiuminuto estas Nova kaj simplaj. Tiaj kantoj prezentas la novan fizionomion de Xu Wei, kiu estas plena de entuziasmo kaj espero al la vivo.

Nun vi aŭskultas la kanton "Iama Vi" el la albumo "Ĉiu minuto estas Nova". Tio estas kanto kaj ankaŭ deklaracio pri sopiro al la juneco. La vortoj estas tio, ke oni iam volas per glavo marŝi ĝis la randoj kaj vidi la prosperon de la mondo, juna koro ĉiam estas frivola. Sur la vojo iranta kuraĝe kaj brave, ekzistas kaj malfaciloj kaj ankaŭ interesoj. Vizaĝante al la malfacilo, rigardu al la maro, sentu la amikojn ankaŭ sur la vojo.

En la jaro 2008, Xu Wei lanĉis sian 5-an personan albumon "Amu kiel Junulo" post kiam li profunde pensas pri la vivo. Ĝi kantis pri amo kaj vivo. En la produkta proceso, la albumo unuafoje rompis la antaŭajn modelojn de produktado. Xu Wei kun la pintaj muzikistoj el Usono, Singapuro kaj aliaj lokoj prenis la novan manieron samtempe registri la kantiston kaj la bandon. Per tio la albumo ricevis la plej delikatan fajnecon de la muzika kvalito.

En la fino, bonvole aŭskultu la kanton "Amo" de la albumo. Simplaj kaj ricaj vortoj kun vera emocio, kaj la raŭka voĉo de Xu Wei rakontas al homoj pri la vera sento. Kelkaj vortoj, kiujn mi ne diris, pli bone degelis en la vento. Kiam mi sentas vin, mi aŭdos la sonojn de florado. Kiam ekblovas la vento, mi povas teni silenton. Diru al mi kiel kanti vin, vere koni vin kaj fandiĝi en via amo.

Karaj amikoj, ĵus mi prezentis al vi Xu Wei kaj liajn kantojn. Nun finiĝis hodiaŭa programero. Dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto