Vizitu Forumon

Kariljono, ĉina antikva muzikilo

(GMT+08:00) 2012-05-11 10:05:34

Antaŭ ol mi rekomendos kariljonon, mi konigu al vi ĉinan antikvan sonorilon. En antikveco de Ĉinio sonorilo estis ne nur muzikilo, sed ankaŭ oferritilo simbolanta statuson kaj potencon. Kariljono estis vaste uzata, kiam la nobelaro partoprenis en ceremonioj, bankedoj. Krome sonorilo ankaŭ servis kiel horloĝo. En antikveco de Ĉinio kampanilo estis vidata en ĉiuj urboj, matene kaj vespere ĉiutage oni frapis sonorilojn por raporti la horon. Ĝis hodiaŭ en la antaŭvespero de la Printempa Festo en Pekino, oni frapas sonorilegon Yongle nomatan "ĉina horloĝreĝo" por forigi la malnovon kaj starigi la novon kaj preĝi feliĉon kaj sekurecon per brila sono.

Kariljono estas unu el sonoriloj, kiu estas la ĉina antikva grava perkutinstrumento. Kariljono estis farita el kelkaj sonoriloj de malsamaj grandecoj kunorde pendigataj sub la ligna sonorilrako. Frapi ilin per batilo povas eligi klaran kaj melodian sonon. Pro la malsamaj epokoj, figuroj de kariljonoj estas malsamaj kun malsamaj belaj bildoj.

En ĉina antikveco, kariljono estis instrumento speciale uzata de la superaj tavoloj de la socio kaj simbolo de ranĝo kaj potenco. La antikva kariljono estis multe uzata en kortega interpreto. Oni ludis kariljonon kiam milito komenciĝis kaj ferdas.

En moderna epoko en la provincoj Henan kaj Hubei, arkeologoj trovis multajn antikvajn kariljonojn en tomboj de la antikva nobelaro. La kariljono de la tombo de Yi estas la plej rimarkinda. La grandskala kariljono konsistanta el 65 sonoriloj kun malsamaj grandecoj havas historian de pli ol 2 400 jaroj ĝis nun. Sur la kariljono vi povas trovi epigrafon rilatan al tempero kun multaj muzikaj terminoj, kiu montras la avangardan nivelon de ĉina antikva muzikkulturo.

Pro la klara kaj brila sono, oni povas prezenti melodion kiel kanto, tial kariljono estas nomata kantsonorilon. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, hubei-a muzeo kunlaboris kun arta kolegio de Hubei kaj atente studis kaj reproduktis la kariljonon de Yi, oni povas aŭdi la belan sonon de la kariljono. Nun bonvole aŭskultu muzikaĵon Trovado de Quyuan de kariljono. La muzikaĵo esprimis la malĝojon kaj indignon de antikva fama poeto Quyuan, kiam li estis relegaciita.

Por multflanke elmontri prezentecojn de kariljono, kariljona orkestro de Hubei speciale registris albumon de mondfamaj muzikaĵoj ludataj per kariljono kaj moderninstrumentaro. Por igi kariljonon esprimi grandiozan scenon per la ritma sono kaj pentri belan inspiron per la klara kaj brila sono, oni faris multajn esploradojn en la uzado de instrumento, certigo de stilo kaj kombino de orkestro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto