Vizitu Forumon

Ĉinio realigos transpaŝon dum ŝanĝo de registaraj funkcioj

(GMT+08:00) 2013-03-15 09:57:02     Redaktoro:Xu Yunying

La ĉina ekonomio rapide disvolviĝis jam pli ol 30 jarojn de post la komenciĝo de la reformado kaj malfermo kaj fariĝis la dua granda ekonomio de la mondo. Laŭ normo de la monda banko Ĉinio jam enviciĝis inter la landoj de mezalta enspezo. Sed atenton vekis la publika opinio, Ĉu Ĉinio ripetos la tragedion, ke iuj latin-amerikaj kaj aziaj landoj iam falis en la kaptilon de meza enspezo.

Rusa esporisto opiniis, ke la faktoj pruvis, ke la disvolva vojo de Ĉinio estas sukcesa kaj efika; neniu ekonomi-disvolva modelo povas esti efika por ĉiam; estas necese, ke oni ŝanĝu kaj kompletigu la ekonomi-disvolvan modelo kun profundigo de la reformado.

La raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio postulas, ke la kerno de la ekonomi-sistema reformado estas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj la merkato. Oni devas respekti la merkatan leĝon kaj pli bone elvolvi la rolon de la registaro.

Laŭ spertoj de Japanio, Korea Respubliko kaj Singapuro, ĝuste konduki la ŝanĝon de registaraj funkcioj kaj de la ekonomi-disvolva modelo estas la ŝlosilo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto