|
|
||
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) okazigas fotografian konkurson kun premioj. Ĉiu povas partopreni. Estas bonvenaj fotoj pri la baldaŭa 98a UK en Rejkjaviko, Islando, kaj ankaŭ pri antaŭaj UK-oj, en kiuj vi partoprenis. La sola kriterio estas via kreivo kaj entuziasmo.
La fotoj estos prezentataj sur nia rubriko: esperanto.cri.cn.98uk
kaj poŝtelefona retpaĝaro esperanto.cri.cn. Ili estos publikaj por retanoj kaj retanoj voĉdonos por tiuj, kiujn ili ŝatas.
Partoprenkondiĉoj
---Ĉiu partoprenanto devas sendi almenaŭ 3 fotojn kiel serion pri iu UKo, kiun vi spertis. Ĉiu foto havas simplan noton.
--- La rajto por publikigo de fotoj devas esti certigita.
----La fotoj devas esti originalaj.
---- Post la konkurso la fotoj estos libere uzeblaj por "Panorame" la revuo de ĈRI
----Notu vian nomon, ŝtatanecon, sekson, telefonan numeron kaj retadreson
Kio gravas?
Rakontu kion UK alportis/as al vi, aŭ montru interesaĵojn, neforgeseblaĵojn, belajn memoraĵojn aŭ aliajn aferojn, kiuj okazis/as dum UK, aŭ montru iun personon, kun kiu vi renkontiĝis aŭ amikiĝis dum UK.
Kiu povas partopreni?
Ĉiuj! Komencantoj, ŝatantoj kaj fakuloj de fotografado. Vi, kongresanoj/inoj estas bonvenigataj.
Kiel partopreni?
- Limdato de la aliĝo estas la 30a de aŭgusto 2013.
- Ĉiuj fotoj faritaj dum UK estas bonvenaj.
- Necesas sendi la fotojn en la kutima aranĝo de JPG.
- Fotoj devas esti sendataj al la retadreso: amo@cri.com.cn
Bonvole notu "konkurso UK en mia lenso" en la titolo de via retmesaĝo.
Premioj
- La 10 plej ŝatataj serioj
- La 10 serioj kun plej bona ideo
(Se ĈRI ne ricevos sufiĉe multajn fotojn, ĝi rezervas al si la rajton nuligi premiojn.)
Kontaktu:
--Se vi havas iun ajn demandon, bonvole sendu mesaĝon al:
perfectgoja@163.com
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |